El Popola Ĉinio>头条新闻>

Huawei ricevis premion de Nordrhein-Westfalen pri investado al Germanio

| 2014-06-26
Bookmark and Share


Marko de la fama ĉina kompanio Huawei 

 


En la jaro 2011 la ĉina kompanio Huawei kaj la Germana Telekomunika Kompanio subskribis memorandon pri strategia kunlaboro.  

 

    La 23-an de junio la registaro de Nordrhein-Westfalen de Germanio, donis la premion titolitan per "Investa premio de Nordrhein-Westfalen" al elstaraj alilandaj entreprenoj kiuj faris investadon al la loko, la ĉina kompanio Huawei estas unu el la premiitoj.

 

    Garrelt Duin, ministro pri komerco de Nordrhein-Westfalen, faris prelegon en la premidonado. Li diris, ke Nordrhein-Westfalen staras en la pinta vico de la flanko pri allogo de alilandaj investoj en la tuta lando. Lastajare, la investa sumo el fremdaj landoj kreskis je 12% kompare kun tiu de la pasinta jaro, kvarono da invest-programoj de la lando estis ĉi tie. La nombro de la investantoj el Azio plej rapide altiĝas, kaj tiu de la investantoj el Norda Ameriko kaj Eŭropo restas stabila.

 

    La investado el Ĉinio multiĝis je 63%, la pliigo ĉampioniĝis inter ĉiuj landoj. Sed, laŭ la investa sumo, tiu el Eŭropo kaj Nord-Ameriko estas pli multa kaj alkondukas pli da laborŝancoj. La sola ekskluzivo estas ĝuste Huawei de Ĉinio, ĝi konstruis centron en Duesseldorf, ĉefurbo de Nordrhein-Westfalen, en kiu nun laboras 650 dungitoj. Laŭ konigo, la kompanio kiu entreprenas pri komputila kaj komunika teknologioj pretas disvastigi tiun ĉi centron.

 

    Garrelt Duin diris, ke la alilandaj investoj portis al la loko produktaĵojn, servojn kaj spertojn, tio helpas disvolvon de la loko, kreas postenojn kaj fortigas la konkurencan povon. Li diris: "La premio estas reprezentanto de 15 mil alilandaj entreprenoj, ili donas garantion al 760 miloj da laborpostenoj."

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments