El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Kian rolon ludas mineralaj elementoj por la homa sano? (V)

| 2014-06-26
Bookmark and Share

    Jodo

 

    Jodo estas konsistiga substanco de tiroida glando. Ĝi povas aktivigi plurspecajn enzimojn, reguligi la energian ŝanĝiĝon en la homa korpo kaj utilas al la normala fiziologia stato de la homa korpo.

 

    Pro konstanta manko de marproduktaĵoj, marsalo kaj aliaj jodoriĉaj manĝaĵoj, oni povas suferi de manko de jodo. Kontraŭe, pro multe da supre diritaj manĝaĵoj, oni povas akiri superfluan jodon. Ekzemple, se oni prenas ĉiutage 6 pecojn da panoj ĉiu kun 200 mikrogramoj da jodida kalio, kaj plie oni manĝas ankaŭ la jodidan salon kaj aliajn jodohavajn manĝaĵojn, do la asimilita jodo estos 10-oble pli multa ol la bezonata. Tio malutilas al la sano.

 

    Fluoro

 

    Fluoro ludas gravan rolon en la formiĝo de osto kaj dentoj kaj metabolo de kalcio kaj fosforo. Fluora apatito formas protektan tavolon sur la denta emajlo, kiu povas rezisti la korodon far acidoj kaj malhelpi la aktivecon de acidoŝataj bakterioj, kaj pro tio ĝi estas utila al prevento de kario. Modera kvanto da fluoro utilas al formiĝo de osto far kalcio kaj fosforo kaj al osta malmoliĝo.

 

    Vivante en la loko, kie ĉiu centigramo da manĝaĵo enhavas malpli ol 0.1 miligramon da fluoro, oni do malfacile asimilas kaj utiligas kalcion kaj fosforon. Pro manko de fluoro la mezaĝuloj kaj maljunuloj povas suferi de osta malkompakteco kaj al ili facile okzas frakturo, tial oni devas preni pli da fluororiĉaj manĝaĵoj, kiaj marproduktaĵoj kaj teo.

 

    Se oni longatempe prenas manĝaĵojn produktitajn en la fluoroabundaj regionoj aŭ tiujn poluciitajn de industria fluoro, kaj se oni ĉiutage asimilas pli ol 4 miligramojn da fluoro, oni suferas de kronika fluora toksiĝo.

 

    Vanado

 

    Vanado utilas al sangoformiĝo, melhelpas aktivecon de plurspecaj enzimoj. Ĝi estas uriniga kaj hipotensiga. La plenkreskuloj ĉiutage prenas 1-3 miligramojn da vanado kaj asimilas 5% de ĝi. La grandkvanta preno de vitamino C povas akceli la vanadan ekskreciiĝon. La anemiuloj kaj septicemiuloj devas preni pli da vanadoriĉaj manĝaĵoj, kiaj markolbaso kaj aliaj marproduktaĵoj.

 

    Stano

 

    Stano estas utila por levi la aktivecon de flava enzimo kaj akceli la biokemian reakcion de nuklea acido kaj proteino. Pro tio stano estas utila al la homa kresko. Tamen tro multe da stano povas kaŭzi stanan toksiĝon.

 

    Ladmanĝaĵoj, precipe marmelado entenata en ladskatolo kun stana interna tegaĵo, havas multe da stano, tial estas pli bone, ke oni ĝin ne manĝu aŭ manĝu malmulte.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments