El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Kian rolon ludas mineralaj elementoj por la homa sano? (VI)

| 2014-06-26
Bookmark and Share

    Kalcio

 

    Kalcio esas konsistaĵo de ostoj kaj dentoj. Ĝi funkcias ankaŭ kiel katalizilo por pluraj biologiaj reakcioj. Ĝi ludas gravan rolon por ĉela kohero, penetriveco de kapilaroj kaj ĉela membrano, sanga koaguliĝo, miokardia kontrakiĝo kaj ritmo de korbatado, ekscitiĝo kaj tuja reakcio de muskolo, la kondukado de la nervaj informoj kaj detenado de ekscitiĝo kaj alia biologia aktivado. Tial la fundamenta fiksa kvanto de kalcio en la homa korpo estas utila por nuligi streĉitecon, sendormecon, preventi hipertension kaj ostan malkompaktecon. Kaj krome, modera pliigo de kalciato povas preventi ezofagan kanceron.

 

    Jenaj faktoroj povas kaŭzi mankon de kalcio.

 

    Kiam oni manĝas fitoriĉan cerealon, la fito kaj kalcio kombiniĝas en nesolveblan fitalan kalcion, kio konsumas 80% de la kalcio entenata en la manĝaĵoj.

 

    Kiam oni manĝas okzaloriĉajn manĝaĵojn, kiaj spinaco, granato kaj teo, la okzalo kaj kalcio kombiniĝas en nesolveblan kalcion.

 

    Kiam oni manĝas tro da graso, la adipa acido kaj kalcio kombiniĝas en nesolveblan saponinaĵon, kiu povas kaŭzi steatorecon kaj malpliigas la kalcian asimiliĝon.

 

    Kiam oni manĝas tro da legomoj, la fibra aldoza acido kaj kalcio kombiniĝas en kalcian kompleksaĵon.

 

    Kiam oni manĝas ĉiutage pli ol 47 gramojn da proteinoj, do pliiĝas la kalcia ekskremento, kio kaŭzas la kalcian malekvilibron.

 

    Malbonhumoro povas malpliigi la kalcian asimiladon. Enketoj montras, ke ĉe la malbonhumoraj junaj virinoj kaj lernantoj, kiuj maltrankvilas pro ekzamenoj, la kalcio ekskreciiĝas pli multe ol ordinare.

 

    Se la peristaltaj movoj de stomako kaj intestoj tro rapidas, do la manĝaĵoj tre rapide trairas la intestojn, kio povas malpliigi la kalcian asimiliĝon. La laksiga medikamento kaj grandvolumena manĝaĵo povas kaŭzi la tro rapidan peristaltan movon.

 

    Pro manko de fizikaj ekzercoj oni suferas de kalcia malekvilibro. Se oni kuŝas pro malsano, do iliaj kruroj ne estas premataj de sufiĉa pezaĵo, kaj mankas al ili la bezonata ekscito por la ostoj. Ĝenerale pro tio oni perdas ĉiumonate 0.5% de kalcio, dume malfortiĝas la kalcia asimiliĝo. Por mezaĝuloj kaj maljunuloj tio povas esti unu el la kaŭzoj de osta malkompakteco.

 

    Por pliigi la entenan kvanton de kalcio en la homa korpo kaj pliigi la kalcian asimiliĝon, oni povas fari laŭ jenaj manieroj:

 

    Preni pli da kalcioriĉaj manĝaĵoj kiaj bovlakto kaj sekigitaj salikoketoj.

 

    Preni konvenan kvanton da vitamino D kaj sin sunumi (sed ne tro!) Tio povas akceli la kalcian asimiliĝon, ĉar la derivaĵoj de vitamino D estas utilaj por akceli kombiniĝon de la membranaj ĉeloj de la parieto de la maldikaj intestoj en proteino-transportanton, kiu kapablas penetri en la sangon tra la ĉeloj de la maldikaj intestoj kunportante kalcion.

 

    Teni konvenan kvanton da proteino en la manĝaĵoj. Por ordinaraj plenkreskuloj, kiam ĉiutage ili prenas malpli ol 40 gramojn da proteino, la lisino, triptofo, arginino, laŭcino kaj histidino entenataj en la proteinoj povas kombiniĝi kun kalcio en solveblan kalciaton, kiu utilas al la kalcia asimiliĝo. Krom tio, preni konvenan kvanton da lisino laŭ la bezono povas pliigi la kalcian asimiliĝon je 50%.

 

    Doni atenton pri la konvena proporcio de kalcio kaj fosforo en la manĝaĵoj, t.e. kiam en la manĝaĵoj la kalcio kaj fosforo estas samkvantaj, do la kalcio estas facile asimilebla.

 

    Se estas bezone, oni devas preni kvanton da laktozo, glikozo kaj fruktozo, kies acido produktita en la fermentado en la intestoj, povas kombiniĝi kun kalcio en solveblan acidecan kalcian fosfaton. Oni konfirmis, ke malgranda kvano da laktozo povas levi la kalcian asimiliĝon en la homa korpo je 15-50%.

 

    Se oni suferas de serioza manko de kalcio aŭ osta malkompakteco, oni do devas preni ĉiutage po 1.5-2 gramojn da kalcia fosfato aŭ kalcia laktato kaj preni manĝaĵojn aŭ medikamenton entenatantajn manganon.

 

    Tamen oni ne devas preni tro multe da kalcio en la longa tempo por ne suferi de hiperkalcimio. Medicina esploro montras, ke la grava hiperkalcimio povas kaŭzi renan litiazon, estigi kardiovaskulajn malsanojn aŭ seriozigi tian malsanon kaj eĉ kaŭzi morton.

 

    Usona medicina profesoro diris, ke malsanulo suferanta kormalsanon povas subite morti pro kalcia sedimento, se li prenas tro da kalcio. Kiam la kalcia denseco estas tro forta en la homaj ĉeloj, en la ĉeloj povas vigliĝi fosfolipazo, kiu detruas la konsiston de la ĉeloj kaj rompas la deoksiribnuklean acidon entenatan en la ĉelaj kernoj, disigas la skeleton de la ĉeloj kaj ĝia membrano kaj plue kaŭzas rompiĝon kaj morton de la ĉeloj. Pro tio la malsanuloj minacataj de subita morto devas preni malgrandan dozon da kalciorezista medikamento.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments