El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zhang Zhijun vizitis Taiwan de Ĉinio

| 2014-06-27
Bookmark and Share


Zhang Zhijun (dekstre en la unua vico) ĵus atingis la hotelon ĉe la flughaveno Taoyuan.  

 

    La 25-an de junio Zhang Zhijun, direktoro de la Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, atingis la flughavenon Taoyuan en Taiwan de Ĉinio. Por la ĉeftero de Ĉinio, la 4-taga vojaĝo de Zhang Zhijun en Taiwan estas la unuafoja oficiala vizito de la oficeja respondeculo al la insulo ekde la jaro 1949. Iuj specialistoj diris, ke tio estas kiel: "La malgranda paŝo de Zhang Zhijun, dum marŝo de la rilatoj inter la du bordoj de la taiwan-a markolo."

 

    Por Zhang Zhijun, li havas du taskojn: unue, li devas ĉeesti al la duafoja kunsido kun Wang Yu-chi, ĉefo de la komitato pri ĉefteraj aferoj de la provinco Taiwan; due, li divas havi "proksimajn kontaktojn" kun lokaj popolanoj de diversaj rondoj de la provinco.

 

    Posttagmeze de tiu ĉi tago jam okazis en Taoyuan la duafoja renkontiĝo inter la ĉefoj pri aferoj de la du bordoj de la taiwan-a markolo. La du flankoj interŝanĝis siajn opiniojn, kontrolis kaj efektivigis la interkonsenton atingitan en la unuafoja kunsido kaj diskutis pri la disvolva projekto por la du bordoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments