El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Kian rolon ludas mineralaj elementoj por la homa sano? (VII)

| 2014-06-27
Bookmark and Share

    Kalio

 

    Kalio estas unu el la ĉefaj substancoj por teni la ĉelan akvon. Ĝi ludas gravan rolon por la ĉela metabolo, viveco de nervoj kaj muskoloj kaj normala kontrakiĝo de la miokardioj.

 

    Se oni manĝas en la longa tempo grasajn viandojn, sojfabaĵojn, ovojn kaj aliajn manĝaĵojn, al kiuj mankas kalio, aŭ suferas de kronikaj malsanoj, karenco aŭ prenas diurezigajn medikamentojn en la longa tempo, oni povas suferi de manko de kalio. Tiaokaze la nervoj kaj muskoloj reagas inerte, oni fariĝas lacema, malvigla, senforta en la kvar membroj kaj suferas de spira perturo. Pro serioza manko de kalio, la nervoj kaj muskoloj fariĝas sensencaj, oni suferas de anormala korbatado kaj kora prostracio. Por havigi pli da kalio oni devas manĝi pli da terpomo, kokaĵo kaj fiŝo.

 

    Pro rena insuficienco, anurio kaj injekto de kalia solvaĵo aŭ penicilino, oni povas suferi de hiperkaliemio kaj troa ekscitiĝo de nervoj kaj muskoloj, subita halto de la korbatado kaj eĉ mortas. Por malpliigi la kalian asimiliĝon, oni devas preni pli da sojfabaĵo, maizo, cepo, ovoflavo kaj lakto.

 

     Fosforo

 

    En la homa korpo estas 400-500 gramoj da fosforo, kiuj plejparte ekzistas en la ostoj kaj dentoj. Ĝi troviĝas ankaŭ en la ĉeloj de cerbaj nervoj, sango kaj muskoloj. La fosfatido kaj cefalino estas konsistigaj substancoj de la ĉelaj membranoj kaj cerbaj nervoj. Fosforo partoprenas en metabolo de sukero, grasoj kaj proteinoj en la formo de fosfata radikalo.

 

    Ĉar la manĝaĵoj plejparte havas fosforon, ekz. 100 gramoj da hepato enhavas 485 miligramojn da fosforo, tial ĝenerale, oni ne suferas de manko de fosforo. Tamen oni devas preni la organikan fosforan kemiaĵon, kia fosfatido.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments