El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Kian rolon ludas mineralaj elementoj por la homa sano? (VIII)

| 2014-06-27
Bookmark and Share

    Natrio

 

    En la korpo de plenkreskuloj estas ĝenerale 60-100 gramoj da natrio. Ĝi kaj kalio kune tenas la ekvilibron de akvo, acido kaj alkalo kaj garantias la normalan funkcion de nervoj kaj muskoloj.

 

    La homa korpo minimume bezonas 0.12 gramon da natrio, kiu egalas al 0.29 gramo da natria klorido. Ĝenerale, plej multaj homoj ĉiutage prenas el la manĝaĵoj 8-15gramojn da salo, multe pli ol la bezonata kvanto. Interalie, la kvanto de natura salo liverita de legomoj kaj fruktoj estas 1-2 gramoj. Alivorte, se oni ne aldonas al la pladoj salon, oni povas havigi al si sufiĉe da natrio. Tial oni povas diri, ke ĝenerale oni ne suferas de manko de natrio. Oni suferas de manko de natrio nur tiam, kiam oni suferas de serioza vomado, lakso, ŝvitado, kronika prostracio de kortika funkcio kaj longatempa preno de diurezigaj medikamentoj.

 

    La suferantoj de renaj malsanoj kaj hipertensio devas limigi sian manĝadon de salo, aŭ preni natriomankan salon. Por preventi hipertension la Monda San-Organizo proponas, ke ĉiutage oni prenu malpli ol 5 gramojn da salo.

 

    Magnezio

 

    Magnezio kaj proteino povas kombiniĝi en kompundan proteinon por teni la ritmon de miokardia aktivado, akceli la peristaltan movadon de la intestoj kaj galan sekcion. Medicinistoj diris, ke en la ĉelaj likvaĵoj de la homa korpo magnezio estas la dua grava katjono, kiu povas vigligi plurspecajn enzimojn kaj subigi la nervan ekscitiĝon, teni la stabilecon de la ribonuklea acido, partopreni en la muskola kontrakiĝo kaj temperatura reguligo. Ĝi estas utila al trankviligo, prevento de arteriosklerozo, prevento kaj kuraco de kapdoloro. Sufiĉa kvanto da vitaminoj en la homa korpo povas pliigi la similon de magnezio, tamen tro multe da graso kaj kalcio povas malpliigi la magnezian asimiliĝon.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments