El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Matene elirante de Jingci-templo

| 2014-06-27
Bookmark and Share

 

Yang Wanli (1127~1206)

 

Matene elirante de Jingci-templo

 

En Okcidenta Lago sorĉas junia belo.

 

Pli ravas ol en ali-sezonoj la pejzaĝo:

 

Lotusfolioj verdas senlime ĝis ĉielo,

 

kaj ruĝas lotusfloroj sub sun' kiel miraĝo.

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ 0=0/ =0/

 

0=0/ -0/ -0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ 00/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Yang Wanli(1127~1206),kun adoltiĝa nomo Yang Tingxiu, estis lokano de Jizhou (en nuna Jishui-gubernio, Jiangxi-provinco).

 

    Yang Wanli estis eminenta poeto en la Suda Song-dinastio (1127~1279). Laŭdire, li verkis pli ol 20 milojn da poemoj, el kiuj ĉ. 4200 restis legeblaj ĝis hodiaŭ.

 

    Matene elirante de Jingci-templo estis poemo pri la bela pejzaĝo de la Okcidenta Lago en junio, kies trajtoj estis: bildo en versoj kaj versaĵo en bildo.

 

    La unuaj du versoj versis pri la ĝenerala impreso pri la Okcidenta Lago en junio. La versoj legiĝis simplaj, senornamaj, kun akcento pri tio, ke la junia lago estas aparte ĉarma ol en aliaj sezonoj, sufiĉe aminda.

 

    La sekvaj du versoj konkrete skribis pri la miraĝan bildon: Smeraldaj lotusfolioj disvastiĝas ĝis la ĉielrando tiel ke la spektanto sentas sin en senlima verdaĵo. Dume la ĉarmaj lotusoj sub la suno aspektas pli allogaj. La du koloroj draste kontrastas. Tian belan scenon oni ne povas vidi en la sezonoj printempo, aŭtuno kaj vintro. Eĉ en somero, oni povas vidi tion nur en junio, kiam lotusoj disfloras plej prospere. La poeto kaptis tiun pejzaĝon aparte en la somermezo, vere trafe.

 

    Laŭ originala titolo ni povas scii, ke tiu ĉi poemo estis versita omaĝe al la amiko s-ro Lin Zifang, kiu forveturos al nova ofico en Fujian-provinco. Tamen la teksto legiĝis ne kun tro peza tristo de disiĝbedaŭro. Multaj koraj konsiloj de la aŭtoro ja kaŝiĝis en la verŝajne senvorta esprimo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments