El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Turmentas hejmsopiro

| 2014-06-27
Bookmark and Share

 

Fan Zhongyan (989~1052):

 

Turmentas hejmsopiro

 

--- Laŭ melodio Sumuzhe

 

Bluaj nuboj en la ĉielo.

 

Flavaj folioj sur la tero.

 

=0/ =0/ -0/ 0=0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/

 

En ondojn fandiĝis aŭtuno.

 

Akve smeraldas frosta fumo.

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/ 0=0/ =0/ =0/

 

La subiranta suno monton kisas.

 

Ĉielo kaj akvo interligiĝas.

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ 0=0/ -0/ 0=0/

 

Des pli turmentas hejmsopiro

 

ekstere de la sunsubiro.

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ -0/ =0/

 

Malserena pensdevio

 

kroĉiĝas al nostalgio.

 

-0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ 0-0/ =0/

 

Ĉiunokte nur sonĝo bona

 

retenas min al lit' dormdona.

 

-0/ =0/ 0=0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

Sub brila lun' en alta turo,

 

ne restu soleca figuro.

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

Ĉar vino en trista intesto

 

larmiĝis amsopira manifesto!

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Fan Zhongyan(969~1052),kun adoltiĝa nomo Fan Xiwen, estis lokano de Wu'xian-gubernio (en nuna Jiangsu-provinco). Fan Zhongyan estis ne nur fama kortegano, politikisto, militisto de la Norda Song-dinastio (960~1127), sed ankaŭ kun rimarkinda atingo en literaturo. Bedaŭrinde el liaj poemoj restis nur kvin fiksformaj pecoj ĝis nun.

 

    Tiu ĉi poemo Hejmsopiro estis verkita de Fan Zhongyan en la tempo, kiam li funkciis kiel armea gvidanto ĉe landlima fronto. En okuloj de poetoj la sezono aŭtuno ofte estis plena de malĝojo, des pli se ili estis en loko malproksima de sia hejmvilaĝo. La bluaj nuboj en la ĉielo, flavaj folioj sur la tero, malproksimaj montoj, akvoj sub la sinka suno kaj senlima herbaro, tiaj aŭtunaj pejzaĝoj belaj kaj tristaj vekis hejmsopiron de la poeto. La nostalgio estis tiel forta, ke li turmentate eĉ ne povis endormiĝi. Sendorme li ne kuraĝis ascendi altan turon rigardi kun timo pri hejmsopiro. Do li volis forigi la triston per drinkado, tamen la “vino en trista intesto/ larmiĝis amsopira manifesto”. La drinkado ja aldonis plian triston al liaj malnovaj tristoj. De tio ni povas scii, ke tia hejmsopiro estis neevitebla nek forigebla. Vere tro peza! La tuta poemo esprimis sentojn per pejzaĝo. La pejzaĝo kaj sentoj de poeto harmonie kunfandiĝis en la versaĵo. Poste la majstra literaturisto Ouyang Xiu (1007~1073) tiel komentis pri tiu ĉi poemo, ke “la malfacile priskribeblaj pejzaĝoj aspektas kvazaŭ antaŭ la okuloj de legantoj kaj la poemo estas kun senfina ideo ekster la teksto”. La poemo, multe pli supera ol ordinaraj samtemaj versaĵoj, distingiĝas kiel senkompara peco per la aŭtuna pejzaĝo pri la aŭtuna sento.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments