El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Laŭ melodio vojaĝo en juneco

| 2014-06-27
Bookmark and Share

 

    Zhou Bangyan (1056~1121)

 

Laŭ melodio vojaĝo en juneco

 

Neĝe blankas suda sal' gracile,

 

kaj tondilo norda glimas brile.

 

La freŝan oranĝon ovras fingroj ĉarmaj.

 

Brokataj kurtenoj iĝas varmaj.

 

Incensuje ŝvebas fum' senĉese.

 

Vid-al-vide, ludas fluton ŝi karese.

 

=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ 0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ 0=0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

Mallaŭta demando. ŝi parolas:

 

“Kien iri vi tranokti volas?

 

En la urb' jam tempas noktmeza finalo.

 

Densa prujn' glitigas al ĉevalo.

 

Prefere restu ĉe mi, amato,

 

sciu, tro malmultaj irantoj sur strato!”

 

0=0/ 0=0/ -0/ =0/

 

=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ 0=0/

 

=0/ -0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Zhou Bangyan (1056~1121) havis adoltiĝan nomon Zhou Meicheng kaj memtitolon Emerita Klerulo Qingzhen. Li estis lokano de Qiantang (en nuna Hangzhou de Zhejiang-provinco). Zhou Bangyan bone konis muzikon. Li scipovis mem verki komponaĵojn,tial estis famkonata kiel Majstra poeto en la lastaj jaroj de la Norda Song-dinastio (960~1127). Poemoj de Zhou Bangyan plej ofte temis pri amo inter geviroj, tia ankaŭ estis ĉi poemo. Amo ja estas temo neniel finversebla, tial naskiĝis nekalkuleble multaj ampoemoj de pratempo ĝis nun en ĉiuj landoj.

 

    Tamen en la mondo ne ekzistas du tutsamaj ampoemoj, ĉar ĉiu ampoemo ja havas nesamajn tempon, lokon kaj geprotagonistojn.

 

    Tiu ĉi poemo Laŭ melodio vojaĝo en juneco verkis scenon tre similan al tiu en televida filmo.

 

    La tempo estis noktomezo (En la urb' jam tempas noktmeza finalo). Sur vojo jam estis densa prujno.

 

    La loko estis en ĉambro, sed ne en lia hejmo(alie, ne estiĝus la demando “Kien iri vi tranokti volas? ”).

 

    Tiam en la urbo tiam ankoraŭ ne estis taksio, subtera fervojo aŭ io simila. Oni devis rajdi sur ĉevalo.

 

    Mankis nomoj de la geprotagonistoj (tio ne gravas). Eble pro ia tabuo? Sed tiel oni havis la plej grandan liberon por supozi. Iu nomata Zhang Duanyi (vivis ĉ. 1235 p.K.) do liveris tian version. Laŭ lia supozo, la protagonisto en la poemo estis la imperiestro Song Huizong (kiu surtronis dum 1100-1125), la protagonistino estis fama hetajro Li Shishi en la Norda Dinastio, la loko en poemo estis bordello, kie Li Shishi akceptas klientojn, la aŭtoro de la poemo estis Zhou Bangyan, kiu poste estis forpelita el la imperia metropolo de la imperiestro Song Huizong en kolerego.

 

    Nature estis aliaj legantoj, kiuj opiniis la elpensitan rakonton de Zhang Duanyi nefidinda. Tamen, eĉ sen famuloj kiel geprotagonistoj la poemo legiĝis tre ĉarma, kaj tial ĝi ĝuis furoron kaj ŝaton de legantoj ĝis nun.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments