El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Harbin cerbumara simpozio de Ĉinio kaj Rusio pri Ekonomia Kunlaboro

| 2014-06-30
Bookmark and Share


En la cerbumara simpozio de Ĉinio kaj Rusio pri ekonomia kunlaboro

 

    La 29-an de junio okazis en Harbin, ĉefurbo de la provinco Heilongjiang en nordorienta Ĉinio, cerbumara simpozio de Ĉinio kaj Rusio pri ekonomia kunlaboro. En la simpozio oni invitis preskaŭ 50 koncernajn specialistojn de la du landoj, ili faris diskutadon pri la ŝanco, modelo kaj vojo de ekonomiaj kunlaboroj inter la du landoj.

 

    La simpozio estas kunorganizita de la provinca registaro de Heilongjiang kaj de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj. Kiel la sola simpozio sub la ĉina-rusa ekspozicio, ĝi volas, frontante al la senĉesa altiĝo de la ŝancoj alportataj de la strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, profundigi la ekonomiajn kunlaborojn inter la du landoj, provi novajn modelojn de la kunlaborado, malfermi novan spacon por la kunlaboro kaj pliigi la duflankajn kunlaborojn en la kampoj de entrepreno, investo, tekniko, financo, turismo kaj aliaj. Ĝi celas ankaŭ konstrui platformon por entreprenoj de la du landoj, samtempe prosperigi la malnovan industrian bazon de norda Ĉinio kaj ekstrem-orienta regiono kaj tiun en la orienta parto de Siberio de Rusio, kaj liveri cerbuman subtenon por krei novan staton de praktika kunlaboro inter la du landoj.

 

    En la simpozio, la ĉina kaj la rusa flankoj diskutis ne nur pri la menciitaj temoj sed ankaŭ pri la elektromekanika produktaĵa kunaranĝo, konstruoj de translandlimaj industriaj parko kaj ĉeno kaj koncerna leĝaro pri ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments