El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino estas en la deka loko inter la ekologiaj urboj de Ĉinio

| 2014-06-30
Bookmark and Share


Parko en Shenzhen  

 


Vespera ĉielruĝo en Pekino  

 

    La raporto pri la konstruado de la ekologiaj urboj de Ĉinio publikigita en la 26-a de julio montras, ke la lando estas jam en la periodo de rapida disvolvo de urbanizo. Ĝis la jaro 2013, la urbaniza procento de la tuta lando atingis 53.7. Bedaŭrinde, multaj urboj havas seriozan "malsanon" de la aera polucio pro hazo.

 

    La raporto taksis 280 urbojn de la lando kaj faris rangordan liston de la ekologiaj urboj kun la unuaj dek urboj Shenzhen, Kantono, Ŝanhajo, Nankino, Dalian, Wuxi, Zhuhai, Xiamen, Hangzhou kaj Pekino. Kvankam Pekino estas en la deka loko, tamen ĝia aera kvalito estas en la antaŭlasta loko.

 

    Laŭ la raporto, la ekologiaj urboj adoptis rimedojn por verdigo, edukado kaj protektado de la akva resurso, kaj pliplenigis la sistemojn de ekologia konstruado kaj ekologia regado. En la estontaj tempoj, oni devas daŭre konstrui ekologiajn urbojn per tuteca plano kaj ĉiuflanka aranĝo.

 

    La raporto montras ankaŭ, ke ĝis la jaro 2012, la verdiga procento de 116 ekologiaj urboj jam fariĝis 40.55, je 0.25 pli alta ol tiu en la jaro 2011.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments