El Popola Ĉinio>头条新闻>

Duonmaratono en Guiyang

| 2014-06-30
Bookmark and Share


Ĉina kaj fremdlandaj sportistoj  

 

    Je la 9a horo matene de la 29a de junio en la Guiyang-a Olimpika Centro komenciĝis la Internacia Duon-maratono. Estis la unua fojo, ke simila evento okazis en Guiyang, ĉefurbo de la provinco Guizhou.

 

    La konkurso altiris 13.2 milojn da sportistoj el pli ol 20 landoj kaj regionoj, interalie 117 pintklasajn sportistojn inkluzive de Chen Ding, bonvola ambasadoro de la konkurso kaj ĉampiono de 20-kilometra atletika marŝado en la Londonaj Olimpikoj en la jaro 2012, Ding Changqin, gajninto de arĝenta medalo en virina maratono de la 12aj Naciaj Sportludoj de Ĉinio, etiopa sportisto, ĉampiono en la Lisbona Duonmaratono en la jaro 2014, kenja sportisto, ĉampiono en la Seula Plenmaratono en la jaro 2013, ĉampiono en Duonmaratono en Lille, Francio, ĉampiono en Duonmaratono en Udine, Italio.

 

    Fine Chemosin Robert Kwemoi el Kenjo kaj Debele Worknesh Degefa el Etiopio ĉampioniĝis respektive en la vira kaj virina grupoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments