Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Enfermiĝintaj ermitoj en Tibeto

| 2014-07-01
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 

    "Enfermiĝo" en la budhismo signifas, ke unu aŭ kelkaj homoj kune sin fermas por sin klini super la lerno de skribado, meditado, mantrado kaj tiel plu, sen kontaktiĝo kun la ekstera mondo. Kiel unu el la manieroj de la budhisma praktikado, ĝia ŝlosilo kuŝas en tio: ĉu oni havas grandan deziron savi ĉiujn vivantojn el suferoj kaj tion fari laŭ sia eblo. Tiu enfermiĝo estas dividita en du specojn -- la oficiala kaj la laŭplaĉa. La oficiala estas destinita por veraj monaĥoj kun striktaj postuloj, ekz., la enfermiĝo iras nepre en ĉambro aŭ malgranda korto, kaj pratikantoj de la tibeta budhismo kaj tiuj de la jogo de Hindio kaj Nepalo plejparte loĝas sole en kaverno. La oficiala enfermiĝo celas solvi la problemon pri la vivo kaj la morto, oni ne ĉesigu la enfermiĝon antaŭ ol atingi la celon. Tia sinkulturado daŭras dum longa tempo, en pluraj jaroj, dekoj da jaroj aŭ eĉ dum la tuta vivo; kaj la laŭplaĉa enfermiĝo estas por komencantoj, kiuj debutas en praktikado de la budhismo, kaj kies enfermiĝa tempo povas esti tiel mallonga kiel dezirata, ekz., nur en malmultaj tagoj aŭ dum kelkaj monatoj. Ankaŭ la praktikado de la ĉina taŭismo devas sperti la enfermiĝan fazon.

 

    Huo Feng

 

    Huo Feng (1962 - ) estas manĉuro kaj naskiĝis en artista familio en Ĉinio. En la jaro 1978 li fariĝis profesia aktoro drama; en la jaro 1983 li komencis sian karieron kiel kantisto; en la jaro 1984 li eldonis pli ol 10 kantarojn, kiaj Mia Amo, Granda Palankeno, Mi Amas Vin, Ĉinion kaj aliaj. Ekde la jaro 2002, li preskaŭ ĉesigis kanti sur scenejo kaj komencis serĉi kaj foti altrangajn monaĥojn kaj asketojn tutvive enfermiĝintajn en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.

 

    En la jaro 2006, misiisto de la tibeta budhismo venis al Huo Feng en Pekino kaj diris al li: "Ni serĉas reenkarniĝon de la viva budho, kaj vi ĝuste estas tiu serĉata. Laŭ la volo de guruo, ni serĉis vin jam longan tempon." Do, Huo Feng venis al Qinghai kaj akceptis la konfirmon pri sia identeco fare de Nyingma de la tibeta budhismo, tiu procezo estas komplika kaj longtempa. Ekde tiam, Huo Feng havas sian novan titolon: viva budho Danzeng.

 


Huo Feng  

 

    De la jaro 2006 ĝis la jaro 2013, Huo Feng faris fotojn pri dekkelkaj tutvive enfermiĝintaj ermitoj. Kiel fotisto, Huo Feng havas malofte videblan trankvilecon kaj senhastecon. Muziko preskaŭ malaperis en liaj paroloj. "Fotado estas mia ĉefa okupo," diris Huo Feng intervjuate. Li mallaŭte parolis al ni pri budhisma ceremonio, enfermiĝo kaj rakontoj pri la tutvive enfermiĝintaj ermitoj, kiujn li fotis. Ĉe la jarfino de 2013, Huo Feng lanĉis ekspozicion pri siaj fotoj en la galerio See+ de la arta areo 798 kaj eksponis la de li faritajn fotojn pri dekkelkaj tutvive enfermiĝintaj ermitoj, kiuj havas grandan deziron savi ĉiujn vivantojn el suferoj kaj tion fari laŭ sia eblo.

 

    La Song Jie

 

    En groto sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, La Song Jie sin fermas jam dekojn da jaroj. Ĉiutage li genue sternas sin kun la kapo surteren kaj koŭtoŭas sur ligna tabulo kun longo de malpli ol du metroj kaj larĝo de malpli ol 50 cm. La malsupra parto de la ligna tabulo estis preskaŭ eluzita de liaj piedoj, kaj la du manoj lasis sur ĝin du profundajn sulkojn, kiam ili sin etendas, kaj tio jam estis lia tria ligna tabulo.

 


La Song Jie kaj lia ligna tabulo sur kiu li genue sternas sin kun la kapo surteren kaj koŭtoŭas  

 

    La Song Jie donacis unu el liaj eluzitaj lignaj tabuloj al Huo Feng kaj diris al li: "Mi jam faris sur ĝi 2.3 milionojn da longaj koŭtoŭoj."

 

    Ji He Xian

 

    89-jara Ji He Xian sin fermas jam pli ol 50 jarojn kaj lia enfermiĝo sen distriĝo daŭras jam 30 jarojn. En la komenco la maljunulo ĉiam tenis seriozan mienon antaŭ la lenso de Huo Feng. Do, li babilis kun la maljunulo por intimiĝi kun li. Tamen, kiam li prenis la fotilon antaŭ la maljunulo, li tuj turnis sin kaj donis sian originalan aspekton. Huo Feng opinias ke li havis la plej grandan malfacilon por foti Ji He Xian.

 


Ji He Xian  

 


Rozario de Ji He Xian 

 

    Huo Feng persistis en fotado de tiu ĉi maljunulo, ĉar li ĵuris sin fermi dum la tuta vivo por savi ĉiujn vivantojn el suferoj kaj por la paco de la mondo.

 

    Hua Qian

 

    87-jara Hua Qian fariĝis monaĥo en la aĝo de 7 jaroj, ekpraktikis la enfermiĝon en la aĝo de 13 jaroj kaj tion daŭrigas ĝis nuntempe. La maljunulo fastis pli ol 4 mil tagojn. Kiam Huo Feng demandis lin: "Kial vi praktikas enfermiĝon?" la monaĥo respondis same kiel Ji He Xian: "Por paco de la mondo kaj por la vivantoj sur la terglobo." La haroj de tiu ĉi jogo-praktikanto longas je 4 metroj. Antaŭ ol adiaŭi, li faligis siajn harojn volvitajn sur la supro de la kapo, detranĉis tufon da haroj kaj donacis ĝin al Huo Feng: "Ili estas denaskaj tiel kiel mia vivo."

 

    Huo Feng ne povis fari foton pri la kaverno en kiu loĝas Hua Qian, ĉar li iris supren al la monto laŭ la vojo malantaŭe kaj tiu en la fronto de la kaverno estas tre mallarĝa, por viziti la lastan li venis laŭ la vojeto nur kun sia korpo turnata flanken. Sube de la kaverno etendiĝas klifoj, do Huo Feng neniel povis foti la fasadon de la kaverno.

 


Hua Qian  

 

    La maljunulo diris al Huo Feng: "La plej grandaj obstakloj kaj malamikoj por la praktikantoj de la budhismo estas mono kaj materialoj. Se oni ne povas venki la allogon de ĉi tiuj, do oni ne povas fari studadon pri la budhismo."

 

    Nuowu Dongzhi, Cicheng Luozhi, A Ka, viva budho A Ga kaj majstro Jiangyang Jiangcuo

 

    34-jara Nuowu Dongzhi fariĝis monaĥo en la aĝo de 13 jaroj kaj ĝis nun havas la 12-jaran sperton pri la enfermiĝo. Li diris: "En tiu ĉi kaverno mi praktikas la budhismon cele reveni al la estaĵoj kaj prediki la doktrinon por Bodisatvo."

 


Nuowu Dongzhi  

 

    30-jara Cicheng Luozhi fariĝis monaĥo en la aĝo de 15 jaroj kaj sin fermas jam 6 jarojn.

 


Cicheng Luozhi  

 

    12-jara A Ka jam sin fermas 3 jarojn sekvante grandan vivan budhon.

 


A Ka 

 

    79-jara viva budho A Ga fariĝis monaĥo en la aĝo de 7 jaroj kaj samjare komencis sian praktikadon de la enfermiĝo. Dum la Granda Kultura Revolucio li estis katenita en malliberejo por 15 jaroj, intertempe liaj lumbaj vertibroj estis damaĝitaj kaj pro tio li suferas de paralizo je la malsupra parto de la korpo. En la jaro 1982 li revenis al la templo, komencis enfermiĝon kaj ĝin daŭrigas ĝis nun. La maljunulo malfeliĉe perdis sian vidkapablon.

 


Viva budho A Ga  

 

    82-jara majstro Jiangyang Jiangcuo fariĝis monaĥo en la aĝo de 7 jaroj, kaj instruas sutrojn en la templo Ta' er. Ĝis hodiaŭ jam pli ol 50 jarojn li ne eliris el la pordo de la templo.

 


Majstro Jiangyang Jiangcuo  

 

 

    Viva budho Jiang Jia, sennoma monaĥo, majstro Jia Yang, Queni Sangmu, Zewang Jimei

 

    Viva budho Jiang Jia fariĝis monaĥo en la aĝo de 7 jaroj kaj komencis enfermiĝon en la aĝo de 22 jaroj. Nun, la 95-jara viva budho estas blinda.

 


Viva budho Jiang Jia  

 

    Sennoma monaĥo spertas sian enfermiĝon ekstere ĉe 108 naturaj akvofontoj. Nun li aĝas 71 jarojn.

 


Sennoma monaĥo  

 

    Majstro Jia Yang fariĝis monaĥo en la aĝo de 7 jaroj. Dum la Granda Kultura Revolucio li estis enkaĝigita en malliberejo dum pli ol du jaroj. La 78-jara Jia Yang servas kiel instruisto de pluraj vivaj budhoj.

 


Majstro Jia Yang  

 

    Queni Sangmu fariĝis monaĥo en la aĝo de 21 jaroj kaj spertis sinfermon jam 7 jarojn. Ĝis nun li jam faris 500 mil rampajn koŭtoŭojn, plenumis recitadon de la mantroj de majstro Padmasambhava je 10 milionoj da fojoj kaj tiun de Om Mani Padme Hung je 10 milionoj da fojoj. Li faris ĵuron sin fermi dum la tuta vivo.

 


Queni Sangmu  

 

    Zewang Jimei komencis sin fermi en la aĝo de 7 jaroj. En la jaro 1952 li estis ĵetita en malliberejon kaj tie pasigis 20 jarojn, sed li neniam ĉesigis sian religian praktikadon. Post sia liberiĝo el la malliberejo, li daŭrigas sian enfermiĝon en profunda montaro ĝis nun en la aĝo de 81 jaroj.

 


Zewang Jimei  

 

    La kaverno en kiu Ji Mu faras sian religian praktikadon

 

    Ji Mu estas virino en la aĝo de 78 jaroj. Ŝi praktikas la enfermiĝon jam 53 jarojn. La vojo al la monta kaverno, kie ŝi praktikas sian enfermiĝon, estas tre danĝera. Ŝtonaj pecetoj sur la monto estas tiel akraj kiel klingoj. La nova paro da ŝuoj de Huo Feng estis tute eluzitaj post malsupreniro el la monto.

 

    Ĝenerale, Ji Mu ne descendas de la monto, sed kiam Huo Feng venis al ŝi, ŝi malsupreniris por porti akvon, ŝi estas sana kaj fortika. Ŝi donis la plej profundan impreson al Huo Feng per tio, ke en la kaverno ŝi elprenis panon el bovfekaĵoj kaj ĝin donis al Huo Feng por manĝi. Ŝi havis sakon da bovfekaĵoj kiel hejtaĵoj. Ŝi diris: "Vi min serĉis dum la tuta tago, vi estas certe malsata, manĝu ĝin." Kiam Huo Feng prenis la panon kaj komencis manĝi, Jimu ekridis. Ŝi frapis Huo Feng je la brusto kaj diris: "Jes, tie ĉio estas pura." Kiam viva budho, kiu venis kune kun Huo Feng, ekfotis ŝin sub la fulmilo, ŝi subite koleriĝis kaj diris: "Mi diris al vi, ne uzu ĝin, for!" Do, Huo Feng povis foti nur la kavernon de Ji Mu.

 


La kaverno en kiu Ji Mu praktikas la budhismon 

 

    Ankaŭ Huo Feng mem estas religia praktikanto. Ĉiujare li uzas almenaŭ tri monatojn por sin fermi en Tibeto. Liaj personaj spertoj kaj benoj de multaj monaĥoj sendube riĉigas kaj kreskigas lian vivon, kaj permesas al li loĝigi sian koron en la sanktejo de sia propra menso. Hodiaŭ, Huo Feng kune kun tiuj grandaj religiaj praktikantoj montras tra la lenso subajn bildojn kaj malfermas la unikan pordon de la budhisma doktrino, por ke oni ĝuu kaj esploru la verajn signifon kaj dignon de la vivo.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments