El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Ĉina-Rusa Ekspozicio

| 2014-07-01
Bookmark and Share


En la inaŭguro

 


Wang Yang en parolado  

 


Dmitry Rogozin en parolado  

 

    Vespere de la 29a de junio en Harbino, urbo en nordorienta Ĉinio, inaŭguriĝis la Unua Ĉina-Rusa Ekspozicio. Ĉina vicĉefministro Wang Yang kaj lia rusa samrangulo Dmitry Rogozin ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolojn. La antaŭa formo de la Ĉina-Rusa Ekspozicio estas la Ĉina Harbina Internacia Ekonomia kaj Komerca Foiro, kiu jam okazis 24 fojojn. La ekspozicio estas kunorganizita de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, la Ministerio de Ekonomia Disvolvado de Rusio, la Ministerio de Industrio kaj Komerco de la Rusa Federacio kaj la registaro de la provinco Heilongjiang de Ĉinio.

 

    Wang Yang rimarkigis, ke la ekspozicio kun Ĉinio kaj Rusio kiel la ĉefaj korpoj servas al najbaraj landoj kaj al la tuta mondo, akcelas pragmatajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj Rusio kaj samtempe figuras kiel vasta scenejo de regionaj ekonomiaj kunlaboroj.

 

    Dmitry Rogozin asertis, ke la ekspozicio utilos al ekonomiaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter diversaj landoj kaj akcelos akordan disvolvadon de la monda ekonomia sistemo.

 

    Kelkcent rusaj entreprenoj partoprenas en la ekspozicio. La ekspozicio altiris ankaŭ firmaojn de pli ol 30 landoj kaj regionoj, inkluzive de Usono kaj Kanado. Sur la spaco de 86 mil kvadrataj metroj de la ekspozicio troviĝas 3 000 standoj de 1 597 en- kaj eksterlandaj entreprenoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments