El Popola Ĉinio>头条新闻>

Min Fanglei revenis hejmen post perdiĝo dum cent jaroj

| 2014-07-01
Bookmark and Share


La du partoj de la vazo finfine unuigitaj  

 

    Vespere de la 28-a de junio, Min Fanglei, granda bronza vazo por rita celebrado, revenis hejmen post perdiĝo eksterlanden en la pasintaj cent jaroj.

 

    En la muzeo de Hunan-provinco troviĝis nur la kovrilo de la vazo, kaj nun, pro reveno de la korpo, la granda vazo finfine estas unuiĝinta. Pro tio, ĝia valoro forte grandiĝas. Popolanoj povas viziti ĝin en publika muzeo por ĝui la ĉarmon de la ĉina kulturo.

 

    En la jaro 1919, estis elterigita la granda bronza vazo "Min Fanglei", kiu estis nomita pro la literoj gravuritaj sur la vazo. Ĝia kovrilo altas je 28.9 centimetroj kaj la korpo -- je 63.6 centimetroj, konsiderita kiel "reĝo de Fanglei". Sed poste, pro milito kaj malpaco, la korpo estis perdita kaj akirita de alilanda komercisto. La kovrilo komencis esti ekspoziciita en la Hunan-a muzeo en la jaro 1956.

 

    Marte de la kuranta jaro, Christie planis aŭkcion de tiu ĉi vazo. Antaŭ la aŭkcio, la Hunan-a registaro, kulturaj organizoj, kompanioj kaj personoj kunlabore donaci monojn por aĉeti ĝin.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments