El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio redonos aŭ detruos transgenajn produktaĵojn

| 2014-07-02
Bookmark and Share


Transgena maizo

 

    Laŭ la informo donita en la 30-a de junio de la Ĝenerala Administracio de Kvalito-Kontrolado, Inspektado kaj Kvarantenado de Ĉinio, post kiam oni trovis MIR162, maizo de ne permesita ŝanĝita geno el la maizo importita el Usono en oktobro de 2013, ĝis la 16-a de junio de 2014, koncernaj organizoj jam kontrolis 1 252 milojn da tunoj da maizo kaj maizaj produktaĵoj el Usono kaj trovis el ili la saman transgenon. La landlimaj organizoj pri kontrolado kaj kvaranteno faris redonon al ili laŭ la ĉinaj leĝoj.

 

    La menciita administracio anoncis, ke ĉiuj tiuj organizoj ĉe landlimoj devas transdoni aŭ detrui la importitajn agrikulturajn produktaĵojn kiujn entenas nepermesita transgeno.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments