El Popola Ĉinio>头条新闻>

Profito el familia edukado

| 2014-07-02
Bookmark and Share


Aktivaĵo "Amo al novaj vivoj"  

 

    La 30an de junio en Pekino raportisto informiĝis en la Kvina Kunveno de Ĉina Asocio de Familia Edukado, ke 40 milionoj da gepatroj/fojoj profitas de telefona kursaro pri la sano de infanoj, kaj aktivaĵoj de amzorgo al infanoj sub la asocio profitigas 180 milionojn da familioj/fojoj.

 

    Zhao Donghua, vicprezidanto de la Ĉina Virina Federacio kaj vicprezidanto de la Ĉina Asocio de Familia Edukado, diris en raporto pri laboro de la asocio, ke en la pasintaj ses jaroj la asocio starigis 102 studtemojn, interalie 29 ĉefajn; kvin trejnaj bazlokoj de familia edukado akumule funkciigis 20 staĝojn kaj trejnis 3 mil instruistojn/fojojn pri familia edukado. Taĉmento de familia edukado rondiris 1.2 mil fojojn ĉiujare en la tuta lando, kaj ilin ĉeestis pli ol 400 mil homoj; publikaj bonfaraj programoj "Amzorgo al virinoj kaj infanoj -- Radiokursoj pri familia edukado" kaj "Kunkreskado" kovras 25 provincojn, regionojn kaj municipojn, interalie la radiokursoj sendis kolor-mesaĝojn pri familio-eduka scio al 620 mil gepatroj; prov-servoj al infanoj, kies gepatroj laboras aliloke kaj ne povas prizorgi ilin, kaj servas al 160 mil homoj/fojoj.

 

    La Ĉina Asocio de Familia Edukado fondiĝis en septembro, 1989. Ĝi estas tutlanda, akademia kaj neprofitcela organizo memvole iniciatita de fakuloj, grupoj kaj individuoj en la kampo de familia edukado.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments