El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino forumo de amaskomunikila kunlaboro pri la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo

| 2014-07-04
Bookmark and Share


Li Haifeng faras parolon.  

 


Ambasadoro de Turkumenio en Ĉinio faras parolon.  

 

    La 2-an de julio okazis en Pekino forumo de amaskomunikila kunlaboro pri la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo, kun la temo de komuna disvolviĝo. Ĉeestis la forumon estroj de ĉinaj ministerioj de eksteraj aferoj, transporto, komerco kaj kulturo, kaj estroj de Turkmenio, Rusio, tiuj de la provinco Gansu kaj de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio.

 

    Li Haifeng, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, faris parolon en la inaŭguro. Li diris ke la strategia plano pri konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo proponita de Xi Jinping, prezentas Ĉinion kiel grandan ekonomian landon en longa historio, pentras bluan kopion por pli multaj kunlaboroj inter eŭropaj kaj aziaj landoj kaj liveras novan ŝancon al la disvolvo.

 

    Mezaziaj landoj inkluzive de Turkmenio kaj Kirgizio esprimis, ke la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo estas por mezaziaj landoj la pordo al la internacia merkato kaj per kunigado kun Ĉinio kreas fortan motivon por la ekonomio de mezaziaj landoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments