El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Novaj libroj en la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB

| 2014-07-04
Bookmark and Share

 

    Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas -- krom la entuziasmo -- ankaŭ termin-arojn kaj fakajn esprimojn.

 

    Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj. Nia biblioteko STEB intencas helpi ĝuste en tiu tereno.

 

    Por koncentri la fortojn, en STEB ni deponas verkojn ĉefe el sfero de teknikaj sciencoj, kiuj pro siaj teknikaj ilustraĵoj, figuroj, tabeloj kaj tiel plu postulas pli grandan investon de kompilaj scioj kaj kapabloj. Volonte ni aldonos hiperligojn al ekstera biblioteko de sociaj sciencoj, aŭ de unuopaj fakoj se ili ekzistos.

 

    Grandan parton de la biblioteka enhavo prizorgis kunlaborantoj de la E-Centro Eventoj (Szilvási László, Mészáros István, Vári Csilla, k. a), kiuj mane retajpis aŭ skanis kaj provlegis plurcentojn de malnovaj, ne plu haveblaj libroj, revuoj, artikoloj. Grandan dankon ankaŭ al ĉiuj entuziasmaj eksteraj helpantoj, kunlaborintoj!

 

    Ni invitas ankaŭ vin kunlabori! Kun sincera danko ni akceptas vian kunlaboron ĉu per pretaj materialoj, ĉu per informo pri ilia trov-loko, aŭ per ajna alia maniero.

 

(Kontribuo de Szilvasi Laszlo, LS)

Redaktoro : Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments