Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

Altteknikaj aparatoj en Mondpokala Futbal-Konkurso (I)

| 2014-07-04
Bookmark and Share

    Mondpokalo de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj 2014 en Brazilo estas la 20a Mondpokala Futbal-Konkurso. Ĝi estas provizita per la plej freŝa tekniko. Ekzemple, komfortaj ĉemizoj kaj ŝuoj helpas al futbalistoj pli bone ludi en matĉoj, malaperigebla ŝpruco kaj golejlinio-tekniko faciligas la juĝadon de arbitraciistoj, kaj 4K-a superaltdifina transmisio plezurigas la televidantojn. Unuvorte, ĉi-foje futbalaj fanoj povas babili ne nur pri plej promesplenaj teamoj same kiel kutime, sed ankaŭ pri multaj aliaj elementoj de la konkurso.

 

    Nun ni jam vidis la aplikon de multe da freŝa tekniko ŝanĝanta la manierojn de la spekto kaj tiujn de la ludo.

 

 

    1. Brazuca, oficiala pilko por la ĉi-foja konkurso

 

    Adidas Brazuca, oficiala pilko por la ĉi-foja konkurso, konsistas el ses ligitaj poliuretanaj paneloj kaj estas la plej ronda, tial ĝi moviĝas pli rapide kaj pli precize. La formo de frotorajnetoj sur la pilko estis denove dezajnita, tial altiĝis la frotokoeficiento. Pli ol 600 profesiaj futbalistoj el 30 teamoj de dek landoj provis la pilkon, kaj ĝi akiris altan taksadon.

 

 

    2. Ŝuoj miCoach

 

    Inteligentaj ŝuoj Adizero F50 de la serio miCoach estis lanĉitaj de la firmao Adidas en la jaro 2011. Multaj futbalistoj vestitaj per tiuj ŝuoj kuras sur futbalejoj.

 

    Krom plej freŝaj materialoj kaj nova teknologio, por la ŝuoj Adizero F50 estas aplikita ankaŭ altteknika aparato. Sur la plandumo estas noĉo por instalo de la rapidsensilo miCoach. La sensilo povas registri 360-gradan movadon, fulmodaŭran rapidon, averaĝan rapidon, plej grandan rapidon, spurtojn, movdistancon kaj tiun kun plej granda forto, paŝdistancon, irrapidon kaj aliajn ŝlosilajn indicojn. En konkurso aŭ trejnado miCoach povas konservi sportajn datenojn de 6 ĝis 7 horoj, kaj esti konektita kun persona komputilo.

 

 

    3. Ŝuoj Mercurial Superfly

 

    Ankaŭ Nike, alia giganto de sportaj aparatoj, ne volas preterlasi la ŝancon liveri plej bonajn ekipaĵojn al futbalistoj. Ĉi-jare la firmao Nike lanĉis la plej novajn ŝuojn Mercurial Superfly okaze de la Modpokala Futbal-Konkurso, kaj mondkonataj steloj, inkluzive de Cristiano Ronaldo el Portugalio, kontraktitaj kun Nike, montriĝas kun la piedoj vestitaj per la ŝuoj Mercurial Superfly dum matĉoj kaj satigas multajn okulojn.

 

    Mercurial Superfly aplikas Flyknit-teknikon por altigi senton de pilk-tuŝo. Ĉe ĉiu fronta piedplando estas paro da entireblaj najloj. Ili estas teleskopaj laŭ la premo; dinamikaj ŝuoj etendas la piedojn; novaj fadenoj estas teksitaj en ŝukovron por akceli agon antaŭen kaj reakcion. Novtipaj karbfibraj plenplandoj helpas akiri reakcion de la tero. Nove aldonitaj najloj ĉe la kalkanumoj fortigas grundkapton. Malpezaj materialoj grandigas amplekson de piedmovoj. Novaj alplandaĵoj de 4D Arrowbed stimulas sangocirkuladon de piedoj.

 

 

    4. Malaperigebla ŝpruco

 

    Malaperigebla ŝpruco estas unuafoje uzata en internacia konkurso. Ĝi ne nur reguligas konduton de sportistoj kaj ankaŭ estas interesa vidaĵo sur la futbalejo.

 

    La ŝpruco estas akva kaj nevenena. La ŝprucaĵo malaperas sur la herbejo post unu minuto kaj ne malbeligas la herbejon. La malgranda ŝprucigilo povas esti pendigita je la zono de ĉefarbitraciisto, kaj ne ĝenas liajn movojn. La ŝpruco estis kreita laŭ la propono de argentina sportĵurnalisto en la jaro 2008, kaj unue adoptita en konkursoj de profesiaj ligoj en Sud-Ameriko kaj Usono.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments