Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

Grafitioj en Rio-de-Ĵanejro

| 2014-07-07
Bookmark and Share

de FAN YAO

 


Grafitioj pri la Monda Pokalo 

 


Grafitioj pri la Monda Pokalo  

 


Grafitioj pri la Monda Pokalo  

 


Grafitioj pri la Monda Pokalo 

 

    La urbo Rio-de-Ĵanejro de Brazilo estas ĉiam en arta atmosfero. Oni povas aŭdi la tradician kanton Fraŭlino de Ipanema en la plaĝo, diversaj popolaj bandoj ludas muzikon antaŭ komercaj centroj kaj en montrofenestroj de vendejoj estas eksponataj pentraĵoj de fama brazila artisto Tarsila do Amaral. La plej surprizema afero estas, ke en ĉiuj tieaj stratoj, oni povas trovi grafitiojn pentritajn de artistoj kaj popolanoj. Ŝajne, ke en Rio, ĉiu povas fariĝi artisto.

 

    La grafitioj en Rio plejparte estas animitaj karakteroj kaj aliaj rakontas pri la vivo aŭ religio. Ili havas malsaman teknikon, artan sencon kaj komunan trajton -- en brilaj koloroj. Laŭ oficiala konigo, tiuj koloroj celas esprimi kuriozecon al la vivo en Suda Ameriko.

 

    En la nuna tempo de la Monda Pokalo tie multiĝas grafitioj, precipe pri futbalo. 22-jara brazila nova futbalista stelo Neymar estas la plej populara karaktero en grafitioj, en kiuj li alte prenas la pokalon en la manoj, montrante la deziron de la brazilanoj al la ĉampiono. Ankaŭ Luiz Felipe Scolari, vagono de la brazila futbala teamo, estas ĉefa karaktero en tiuj grafitioj.

 

    Marcelo, kiu metis la unuan golon de tiu ĉi Monda Pokalo, aperas en grafitioj. Ankaŭ Mesi kaj C. Ronaldo, argentina kaj portugala futbalistoj aperas en grafitioj, kvankam ili ĉiam ludas la rolojn kiel malsukcesintojn.

 

    Tre interesa estas, ke oni pentris brazilan futbaliston Hulk-Givanildo Vieira de Souza kiel Hulk, persono en la filmo Hulk, ĉar ili havas la saman nomon kaj la saman grandan staturon!

 

    Rio estas urbo kun plena libereco. Tie troviĝas la grafitioj kiuj subtenas la Mondan Pokalon kaj ankaŭ tiuj kontraŭ ĝi. Per ili oni esprimas sian malkontenton pri la manko de lernejoj kaj hospitaloj, kaj pli forte, oni pentris oficistojn de FIFA -- Internacia Organizo de Futbalo -- kiel diablojn, pentris maldikan knabon kun futbalo en la manĝplado kaj pentris la vortojn "FIFA IRU HEJMEN".

 

    Popolanoj en Rio ŝatas fari bondeziran grafition surstrate, ekzemple, kato, floro kaj planto. Kompare kun ili, artistoj pentras grafitiojn kun grandaj temoj, kiuj prezentas sociajn problemojn. Iliaj grafitioj estas belaj kaj elegantaj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments