Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Traktado de nova interkonsento far UN pri klimata ŝanĝiĝo por la jaro 2015

| 2014-07-07
Bookmark and Share


Christiana Figueres, plenuma sekretario de la Kadra Konvencio pri Klimata Ŝanĝiĝo de UN 

 


Xie Zhenhua, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio  

 


La 6-an de junio ŝtormoj atakis plurajn lokojn de Turkio kaj kaǔzis inundojn. Fakte la klimata ŝanĝiĝo donas influon al la okazo de ŝtormoj kaj al ĝia forteco, kaj tio vekis gravan atenton de la mondo.  

 

    Inter la 4-a kaj la 15-a de junio la Interregistara Panelo pri Klimata Ŝanĝiĝo sub UN en Bonno de Germanio okazigis la dua-raǔndan traktadon pri klimata ŝanĝiĝo. En ĝi la partoprenantoj diskutis pri la projekto de la nova interkonsento pri klimata ŝanĝiĝo kaj pri la plenumo de la vojmapo Bali.

 

    La konferenco enhavis du ministro-nivelajn kunvenojn. En la rondtabla kunveno okazinta en la 5-a de la sama monato, la delegitoj el diversaj landoj interŝanĝis opiniojn pri la spertoj el la praktikado de la Kiota Protokolo kaj el la altigo de la celo al ellaso-reduktado de la evoluintaj landoj en la dua promesa periodo difinita de la protokolo.

 

    Xie Zhenhua, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, diris ke la Kiota Protokolo ludas gravan rolon en interagado de la klimata ŝanĝiĝo. Pri tio diversaj flankoj devas kiel eble plej rapide akcepti la amendon de la dua promesa periodo de la protokolo por antaǔenpuŝi la iradon de la altigo de ellaso-reduktado de la protokolo. La disvolviĝintaj landoj havas devon altigi la indicon de ellaso-reduktado de la Kadra Konvencio pri Klimata Ŝanĝiĝo de UN kaj tiun de la Kiota Protokolo, tenante atenton pri la progreso de ellaso-reduktado tra koncernaj aranĝoj.

 

    Kelkaj disvolviĝintaj landoj diris, ke ili plenumis kaj superplenumos la celon. Ĝis la jaro 2020 ili superplenumos la celon, kiu difinas, ke oni devas redukti ellason je 20% malpli multe ol en la jaro 1990. La Eǔropa Unio proponas kondiĉe altigi la celon de ellaso-reduktado kun la premiso, ke aliaj disvolviĝintaj landoj havas similan ellaso-reduktan celon. Krome al tio la disvolviĝantaj landoj devas kontribui laǔ sia kapablo.

 

    Tiun diron tute ne konsentis la disvolviĝantaj landoj. Por ili la desapontita afero estas, ke nun EU ankoraǔ ne deklaris altigon de la ellaso-reduktado, ĝi nur kun kondiĉoj promesis redukti la ellason je 30%.

 

    Christiana Figueres, plenuma sekretario de la Kadra Konvencio pri Klimata Ŝanĝiĝo de UN, diris ke ŝi kredas, ke diversaj flankoj certe solvos la diverĝojn. Financa kaj teknika subtenoj de evoluintaj landoj al evoluantaj landoj "evidente ne sufiĉas".

 

    En la kunveno la sinteno kaj politikoj de la ĉina registaro altiris al si grandan atenton. Pri tio Xie Zhenhua diris, ke la ĉina flanko elmetis, ke ĝis la jaro 2020 la karbona ellaso por pounua enlanda produkta valoro estos reduktita je 40% - 45% kompare kun tiu en la jaro 2005, kaj la registaro praktikos laǔ la supralimo de 45%, kio signifas, ke la lando reduktos 2.5 miliardojn da karbono en sia disvolva paŝo.

 

    Figueres diris, ke Ĉinio projektis por si tre precizan "Kvinjaran Planon" kaj klopodis por altigi energian efikon de konstruaĵoj kaj por la kampo de reutiligeblaj fueloj. La lando diskutas pri la difino de la celo de ellaso-reduktado, tiuflanke Ĉinio montras sian klaran respondecon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments