El Popola Ĉinio>头条新闻>

La kanonboato de japanaj agresantoj trovita en Jiangsu de Ĉinio

| 2014-07-07
Bookmark and Share


La kanonboato uzita de la japanaj agresantoj trovita en Yizheng

 


Japana fakulo donas klarigon pri la kanonboato. 

 

    La 5-an de julio la Memora Halo por Viktimoj de la Nankina Masakro farita de japanaj agresantoj okazigis gazetaran konferencon en Yizheng, Jiangsu-provinco de Ĉinio, en kiu ĝi anoncis, ke post multflanka esplorado de ĉinaj kaj japanaj fakuloj oni konstatis, ke la kanonboato trovita en Yizheng estas japana milita kanonboato uzita dum la japana agresado en Ĉinio. Zhu Chengshan, estro de la memora halo, diris, ke kiel grava atestaĵo de la japana agresado en Ĉinio la kanonboato estos transportita al la Memora Halo por Viktimoj de la Nankina Masakro.

 

    La kanonboato longas je 17.4 metroj, larĝas je 4.2 metroj, altas je 3.9 metroj kaj pezas je 30 tunoj. Pu Jindao, proprietulo de la kanonboato kaj prezidanto de la ŝipofabriko Sugang, konigis, ke laŭ rakonto de pliaĝuloj la kanonboato estis uzita de japanaj agresantoj kaj poste ĝi estis militkaptita de la ĉina armeo. Aprile de 2008 li kontaktiĝis kun la Memora Halo por Viktimoj de la Nankina Masakro esperante, ke oni esploros la kanonboaton. Post tio sub la gvido de Zhu Chengshan rilataj fakuloj faris ĉelokan esploradon kaj faris diskutojn kun japana inĝeniero pri ŝipofarado. Laŭ historia dokumento, dum la agresa milito kontraŭ Ĉinio la japana armeo servigis en riveroj, lagoj kaj kanaloj de la basenoj de Jangzi-rivero multe da kanonboatoj, kiuj estis uzitaj de japanaj agresantoj dum la masakro en Nankino en la jaro 1937.

 

    La 4-an de julio la Memora Halo por Viktimoj de la Nankina Masakro invitis japanan fakulon pri ŝipofarado Takasaki Masano fari ĉelokan esploradon. Li diris, ke pluraj atestoj montris, ke la kanonboato estis farita de Japanio antaŭ ĝia malvenko.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments