El Popola Ĉinio>头条新闻>

Plej alta aŭtomata meteostacio

| 2014-07-08
Bookmark and Share


Aŭtomata meteostacio

 

    La 6an de julio raportisto informiĝis el la Qomolangma Atmosfera kaj Media Observatorio de la Ĉina Akademio de Sciencoj, ke por pli bone kompreni la interŝanĝon inter la glacieja surfaco kaj atmosfero kaj la meteologiajn kondiĉojn de Rongbuk-glaciejo en la regiono de Qomolangma, ĉinaj sciencistoj starigis aŭtomatan meteostacion en glaci-zono de orienta Rongbuk-glaciejo je la altitudo de 5 830 metroj. Ĝi estas la plej alta aŭtomata meteostacio en Ĉinio.

 

    La stacio estas ekipita per du-tavola test-sistemo de rapido kaj direkto de vento, kaj temperaturo, humideco kaj premo en aero, kaj sondiloj de radiado, kaj temperaturo kaj humideco de grundo. La laborantoj regule iras al la stacio por registri datenojn kaj observi funkciadon de la sistemo.

 

    "Ĝis nun estas meteostacioj starigitaj respektive je la altitudoj de 4 276m, 5 190m kaj 5 830m sur la norda deklivo de la montpinto Qomolangma, kaj ili formas relative kompletan observon je malsamaj altitudoj, kio havas gravan signifon por studi ŝanĝiĝon de la medio sur la norda deklivo de la montpinto Qomolangma," diris Wang Zhongyan, vicdirektoro de la stacio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments