El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nepalo invitas instruistojn de Esperanto

| 2014-07-08
Bookmark and Share

    Lasttempe, sinjoro Mian Salam Shany skribis leteron, en kiu li parolis, ke Nepalo volas inviti instruistojn de Esperanto por lertigi nepalajn lernantojn.

 

    Venas la kompleta letero:

 

    Elkorajn salutojn,

 

    Antaŭ ol ĉio mi volas elkore danki vin pro via reago respondante mian retleteron kion mi skribis dum Majo 2014 kaj kio estis nia invito al vi pri volontula instruado de Esperanto en niaj ligitaj lernejoj en Kathamnduo kaj ankaŭ en aliaj belaj urboj de Nepalo. En Kathmanduo, du grupoj entute 120 da niaj (mi kaj s-ro Nabin SUBEDI , vic-ĉefo de SCHOLARS' HOME ACADEMY ) gelernantoj kiuj lernis almenaŭ bazan nivelon de Esperanto ŝatas amikiĝi internacie: https://drive.google.com/file/d/0B5jwpZFihYUXelRjWmxoTzZlc3c/edit?usp=sharing kaj https://drive.google.com/file/d/0B5jwpZFihYUXMktkZVFOOEx5dEU/edit?usp=sharing

 

    Ĉu vi bonvole povos amikigi geknabojn de via lando al Nepalaj ĉarmaj geknaboj? Ĉu vi aŭ iu el viaj bonkoraj geamikoj jam decidis vojaĝi al Nepalo kaj volontule instrui, lertigi niajn lernantojn flue konversacii en Esperanto. Se jes bonvolu informi al mi tiel frue kiel eblas ke en kiuj monatoj ĝi estos oportune por vi vojaĝi al Nepalo, do ni planu kaj aranĝu por vi senpagan tute oportunan loĝadon. Bonvolu skribi al mi se vi havos ia ajn demandojn.

 

    Bonvolu akcepti miajn elkorajn bondezirojn por vi, viaj familianoj kaj geamikoj.

 

    Amike via

 

Mian Salam SHANY

Internacia Ĵurnalisto

Volontula Esperanto-Instruisto

 

    Iu, kiu havas intereson, bonvolu kontakti : Poŝtelefono: 00977 9843460851 kaj Retadreso: m.s. shany@gmail.com

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments