El Popola Ĉinio>头条新闻>

Germanio helpas la mediprotekton de Ĉinio

| 2014-07-09
Bookmark and Share


Ĉarma pejzaĝo sur la herbejo sub la protekto de la programo en la Fengning-a Manĉura Aŭtonoma Gubernio en la provinco Hebei en norda Ĉinio  

 

    La 7-an de julio Pekino publikigis, ke oni finis la programon pri "Rekreskigo de plantaĵoj kaj daŭrigebligo al akvofont-protekta arbaro en sabloŝtorm-damaĝita regiono norde de Pekino" finance projektita de Ĉinio kaj Germanio. La regiono kovras parton de Pekino kaj parton de la provinco Hebei, nun la du lokoj jam realigis la ekologian rebonigon de la menciita arbaro je 10 mil hektaroj en 7 malgrandaj basenoj, tio efike helpas la median rebonigon de la akvorezervejo Miyun, grava akvofonto de Pekino.

 

    Por gardi la trinkeblan akvon, la programo ekfunkciis en aprilo de 2009, ĝi kovras 4 gubernietojn kaj distriktojn de Pekino kaj 5 distriktojn kaj guberniojn de la provinco Hebei. Oni investis al ĝi 86.09 milionojn da juanoj, inkluzive de la senpaga pruntedono de Germanio je 5 milionoj da eŭroj.

 

    Dum multjara klopodado, ĝis la fino de la ĉi-jara junio, la arbaro estis bone rebonigita kun la koncepto kaj teknologio pri arbara zorgado enkondukitaj el Germanio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments