El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Kunlaboroj>

Disvastigo de Qingyang

| 2014-07-09
Bookmark and Share


Dum disvastiga konferenco 

 


Xia Hongmin (dekstre) kaj fremdlanda gasto  

 

    La 7an de julio en Lanzhou, ĉefurbo de la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio, okazis diskoniga konferenco pri distinga popola kulturo de Qingyang kaj pri la qihuang-a tradicia ĉina medicino. Gastoj el Italio, Ekvadoro, Hungario, Kazaĥio kaj aliaj landoj ĉeestis en la konferenco.

 

    Xia Hongmin, kompartia sekretario de la urbo Qingyang, diris, ke la ekonomia zono de la nova Silka Vojo trairas multajn regionojn kaj estas abunda je resursoj, kaj kunlaboro inter tiuj regionoj havas grandan spacon kaj solidan fundamenton. Qingyang kiu troviĝas en la ekonomia zono de la nova Silka Vojo estas en nova fazo de disvolvado kaj konstruado. Ĝi bonvenigas fremdlandajn amikojn al esploro en la urbo por serĉi komercan ŝancon kaj komunan disvolviĝon.

 

    Kelkaj italaj urboj volas fari interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun Qingyang en kulturo, turismo, modo, farmacio ktp.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+