El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang intervidiĝis kun Jim Yong Kim kaj Margaret Chan

| 2014-07-10
Bookmark and Share


Li Keqiang (meze) kun Jim Yong Kim (dekstre) kaj Margaret Chan  

 

    La 8-an de julio Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, intervidiĝis en Pekino kun Jim Yong Kim, prezidanto de la Monda Banko, kaj Margaret Chan, ĝenerala direktoro de la Monda Sana Organizo (MSO). Ili interŝanĝis siajn opiniojn pri la antaŭenpuŝo al la reformado kaj disvolviĝo de la medicina kaj higiena aferoj de Ĉinio.

 

    Li Keqiang diris, ke la ĉina popolo pli kaj pli alte postulas la medicinan servadon sekvante de la evoluo de la lando. La ĉina registaro plenforte klopodas por la reformado en la sistemo pri la servado celante ĝin adopti al la postulo de bonigo de la popola vivo, al la solvo de malfaciloj kaj alta prezo por popolanoj en kuracado kaj al la reago kontraŭ maljuniĝo de la loĝantaro. La registaro daŭre persistos en la servaj kunagoj de medicino, asekuro kaj medikamento por puŝi la reformadon al ĝian profundecon.

 

    Jim Yong Kim kaj Margaret Chan diris, ke la ĉina registaro alte zorgas la higienajn aferojn kaj strebas por la koncerna reformado, kaj jam havigis al si evidentajn fruktojn. La nivelo de la sano de la ĉina popolo senĉese altiĝas, tio multe helpas la ekonomian disvolvon kaj socian progreson. La Monda Banko kaj MSO volas pluapaŝe multigi la interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio kaj aktive doni siajn proponojn por kune realigi saltan evoluon de la konstruado de la sistemo pri la medicina kaj higiena servoj en Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments