El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN publikigis raporton pri klimata ŝanĝiĝo

| 2014-07-10
Bookmark and Share


Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN  

 

    La 8an de junio en la stabejo de UN estis publikigita la plej freŝa raporto pri klimata ŝanĝiĝo. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, emfazis en kunveno de la publikigo urĝecon pri traktado de klimata ŝanĝiĝo. La raporto Projekto pri Vojo de Profunda Senkarbonigo estis kunredaktita de esplor-grupoj el Ĉinio, Usono, Britio, Rusio kaj aliaj landoj. Ĝi servos kiel grava referenco al la Klimata Pintkunveno de UN en septembro.

 

    La raporto diras, ke la tuta mondo devas ĉesigi konstruadon de termikaj centraloj, turni la atenton al malmultkarbona elektro-energio, elimini pasaĝerveturilojn antaŭenpuŝatajn per interne-brulaj motoroj ĉirkaŭ la jaro 2030 kaj uzi elektro-energiajn aŭtojn, kaj ke ĉiuj landoj devos ankaŭ adopti energio-ŝparan teknikon por malpliigi uzadon de komerca energio-fonto.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments