El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oceana organizo sendis al Shinzo Abe avertan leteron por ĉesigi balenkaptadon

| 2014-07-11
Bookmark and Share


Japana ŝipo en balenkaptado 

 


Japanaj lernantoj en spekto de balen-mortigo  

 

    Laŭ raporto de fremdlanda amaskomunikilo en la 9-a de julio, antaŭ nelonge Paul Watson, fondinto de la mediprotekta organizo "Gardista Asocio por Konservi Maron", sendis al japana ĉefministro Shinzo Abe leteron, en kiu li avertis, ke ĉiu ajn ago por intence revigligi balenkaptadon akceptos severan defion. Laŭ konigo la averta letero jam estis donita al Shinzo Abe.

 

    Paul Watson skribis en la letero: "En la nomo de la tutmondaj volontuloj de la Gardista Asocio por Konservi Maron mi sincere petis, ke Japanio observu la juĝon de la Internacia Tribunalo, kaj esperas, ke Japanio povos ĉesigi la komercan balenkaptadon en la Antarkta Oceano."

 

    Paul Watson skribis ankaŭ, ke la senbrida disvastigo de balenkaptado estis kaŭzita de la "helpo kaj subteno" de la japana registaro. Li esperas, ke Japanio povos protekti mar-medion por havigi al si bonan internacian reputacion. Li skribis: "Sinjoro ĉefministro, niaj maroj iras al detruo. Se maroj detruiĝos, ni ne povos vivi sur la terglobo."

 

    La 31-an de marto la Internacia Tribunalo de la Unuiĝintaj Nacioj en Hago faris juĝon pri la kazo, ke Aŭstralio plendis kontraŭ Japanio pro ĝia balenkaptado. La tribunalo opiniis, ke la japana balenkaptado en la Antarkta Oceano ne estas por scienca esplorado. Ĝi postulis, ke Japanio ĉesigu la balenkaptadon. La japana registaro decidis akcepti la juĝon kaj ne kapti balenojn en la Antarkta Oceano en la kuranta jaro. Sed ĝi faras intencon por devone komenci balenkaptadon post la jaro 2015.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments