El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Novtipa Urbanizo>

Vento en Dabancheng

| 2014-07-11
Bookmark and Share

de SUN AIJUN

 


Venta energio en Dabancheng

 

    Vi, Dabancheng-a junulino kun longaj harplektaĵoj kaj ĉarmaj okuloj, edziniĝu certe al mi, sed ne al iu alia..." La popolkanto "Dabancheng-a junulio" iam furoris en la tuta Ĉinio kaj famigis la urbeton Dabancheng. Zumante ĝian gajan melodion, ni veturis al la urbeto je 70 km sudoriente de Urumĉio, grava haltejo de komercistoj vojaĝantaj laŭ la Silka Vojo en Tang-dinastio (618--907), por viziti ĝiajn historiajn restaĵojn kaj junulinojn, kiujn kantas la kanton.

 

    Antikva urbo kaj junulinoj kun longaj harplektaĵoj

 

    Dabancheng, urbeto administrata de Urumĉio, areas malpli ol 5000 kvadratajn kilometrojn kaj havas pli ol 20000 loĝantojn ujgurajn, hanajn, kazahhajn, hujajn k.a. Ambaŭflanke de ĝia nelonga ĉefstrato estas sidejo de la urbeta registaro, poŝtoficejo, barbierjoj, restoracioj kaj bazaroj. Bedaŭrinde, ni renkontis neniun junulinon kun longaj harplektaĵoj en la strato. Mi vizitis barbirejon. La barbirino estas juna kaj altastatura kun mallongaj haroj kaj en laŭmoda vesto. Ŝi diris, ke nun la junulinoj de la urbeto estas snobemaj. Multaj el ili estas jam frizitaj. Tial malmultas junulinoj kun longaj harplektaĵoj.

 

    Antikve Dabancheng estis strategie grava loko kaj ĝi famas pro sia prospero en historio. La norda branĉo de la Silka Vojo en Xinjiang trairis la lokon. Tiam, tie estis 4 urbetoj kaj pluraj alarmturoj. Pli ol 1000 jaroj forpasis. La alarmturo videble konstruita el tero kaj fragmitoj apud la vojo fariĝis nun termaso alta je malpli ol 5 m. Kaj la urbeto Baishui, sufiĉe granda siatempe, havas nun sian kvadratan murbazon el sablomasoj altaj je pli ol unu m. Ĉie en kaj ekster ĝi estas ovalaj ŝtonoj kun grandeco de pugno. La rivero Baishui murmuras ekster la murbazo.

 

    Nun laŭ la Silka Vojo en Xinjiang etendiĝas ŝoseoj kaj fervojoj al suda Xinjiang kaj aliaj lokoj, la konstruata ekspresa aŭtovojo inter Urumĉio kaj Turpan, komunikaj lineoj, telekomunikaj fotokabloj kaj tuboj por petrolo kaj naturgaso.

 

    Vento en Dabancheng

 

    Vojaĝante en Dabancheng, ni vidis, ke sur la vasta kaj sterila tereno inter 2 montoj staras dekoj da blankaj "gigantoj" kun rado malrapide turniĝanta surkape. Ili estas vento-energiaj radoj. En la urbo funkcias la plej granda vento-energia elektrejo de Ĉinio.

 

    Dabancheng situas en la valo inter la meza kaj orienta branĉoj de Tianshan-montaro, kun longo de 80 km de oriente okcidenten kaj larĝo de 15-30 km de norde suden. Malvarma aerfluo el Siberio en nordo kaj la varma el dezerto en suda Xinjiang renkontiĝas en la valo kaj formas venton, kiu forte blovas al Dabancheng tra la vento-zono kun areo de 1600 kvadrataj kilometroj.

 

    En Dabancheng ventas senĉese dum la tuta jaro. Posttagmeze la vento blovas pli kaj pli forte kaj je la 4-a kaj 5-a matene ĝi blovas plej milde. En Dabancheng pli-ol-1000-kvadratkilometra vento-zono taŭgas por funkciigi vento-energiajn radojn. La jara vento-energia rezervo atingis 25 miliardojn da kWh.

 

    En Dabancheng, la nodo de trafiko kaj telekomuniko por suda kaj norda Xinjiang, funkcias 2 elektrodrataj retoj, per kiuj oni liveras elektron al suda kaj orienta Xinjiang.

 

    Nova energibazo

 

    Matene, mi vidis la "gigantojn" silente stari sur la vento-zono. En la loko je 500 m for de la ŝoseo estis vento-elektrejo. Maldekstre de ĝia enirejo estis duoncirkla regadejo. Meze de ĝi instaliĝis komputere regata sistemo. Tra vitromuro mi vidis, ke padeloj de kelkaj vento-energiaj radoj turniĝas malrapide.

 

    "Jen estas magia forto de la vento en Dabancheng", diris al mi inĝeniero Wei Chunli. 30-jara li jam estas veterano de tiu elektrejo. De li mi informiĝis, ke antaŭ 10 jaroj tie estis nur malgranda eksperimentejo. Uzante vento-energiajn maŝinojn importitajn el Nederlando kaj Danlando, kelkaj homoj en ĝi provis elektro-produkadon per vento. En la fino de 1992 ekfunkciis la Dabancheng-a Vento-energia Elektrejo. Ĝi kun 33 generatoroj produktas jare elektron de 35.81 milionoj da kWh.

 

    En tiu vento-energia elektrejo tute fermita estas regadejo, tensialtiga stacio, laborejo por maŝinmuntado, laborejo por elektra eksperimento, oficejo kaj loĝkvartalo. La vento-energiaj radoj kaj tensialtiga stacio estas regataj de komputeroj. En la vento-energia elektrejo laboras entute 22 personoj. Ili ĉiuj estas fakuloj, kiuj finis la lernejajn studon antaŭ nelonge. Ordinare ili faras fakan esploradon en oficejo kaj, kiam vent-radoj misfunkcias, ili riparas ilin eksterdome. Ili mem preparas manĝaĵojn. Vespere, ili ludas kartojn aŭ tablo-tenison, iafoje, trinkas bieron en malgranda restoracio je unu km fore. Ili traktas unu alian kiel fratoj.

 

    Nia ĵipo veturis inter la "gigantoj". La ventorado altas je 30 m kun la bazo ĉirkaŭbrakebla kune de 3 homoj. Sekvante junulojn, mi singardeme suprengrimpis "giganton" laŭ la fera ŝtuparo. Sur la plato en ĝi, kiu povas enteni 4-5 homojn, mi vidis, ke ĉiu padelo longas je pli ol 10 m. Mi ne povis imagi, kiel ili tiel facile turniĝas en vento.

 

    Almontrante al konteneroj malproksime, iu junulo diris al mi: "En ili estas padeloj por generatoro kun povo de 600 kW importitaj el Danlando. Antaŭe Ĉinio importis ĉiujn pecojn de vento energia rado el aliaj landoj. Nun, ĝi kapablas produkti ŝtalajn pecojn, tur-strukturon kaj platon de vento-energia rado kaj ĉiujn pecojn por generatoro de 300 kW."

 

    Bona komenco

 

    Sur turo de ventorado apud la ŝoseo okulfrapas vortoj: "Produkti elektron per vento, por protekti la medion." Probable, kiam antikvaj komercistoj vojaĝantaj laŭ la Silka Vojo plendis kontraŭ la ventego kaj la malfacila vojo en Dabancheng, ili absolute ne imagis, ke post pli ol 1000 jaroj la vento, kiun ili abomenis, utilos por la homaro.

 

    De la lastaj jaroj oni pli kaj pli klare komprenis, ke la medi-protektado estas grava por la homa ekzistado. Pro tio, la tuta mondo esploras kaj utiligas energiojn sunan, ventan, tervarman kaj aliajn. La kosto por vento-energia elektro-produktado estas malalta, tial la produktado disvolviĝas plej rapide.

 

    Kompare kun la landoj evoluintaj en utiligado de vento-energio, Ĉinio estas malforta, tamen ĝi havas bonan komencon. Fakte, vento-energio estas vaste uzata en Ĉinio. En la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, nordorienta Ĉinio kaj ĉemaraj regionoj de sudorienta Ĉinio troviĝas vento-energiaj elektrejoj. En la Interna Mongolio vento-energia elektro servas ĉefe al la vivo kaj produktado de la paŝtisoj loĝantaj dise. La elektro-produka tempo de la Dabancheng-a Vento-energia Elektrjo konsistigas pli ol 84% de tiu de la tuta jaro. La kurbo de taga ŝarĝo kaj tiu de la sistema estas preskaŭ samaj, en kulmino de elektro-uzado vento-povo kaj elektro-kvanto estas plej grandaj. Kvankam la elektro produktita per vento-energio konsistigas nur 1% de tiu de la elektrodrataj retoj, tamen ĝi ludas gravan rolon en regulado sur la reto. Akvo-pumpado per vento-energia elektro ebligas transformi dezertojn kaj disvastigi herbejojn utilajn al brutobredado.

 

    La direktoro de la elektrejo diris al mi, ke en 2000 la generatora kapacito de la Dabancheng-a Vento-energia Elektrejo atingos 100000 kW. Tiam, aperis en mia imago la sceno: En la loko, tra kiu pasis la Silka Vojo, centoj da ventoradoj staros en vicoj sur verda stepo, inter aroj kaj aroj da paŝtiĝantaj ŝafoj kaj bovoj...

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+