El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Novtipa Urbanizo>

En Yining

| 2014-07-11
Bookmark and Share

de SUN AIJUN

 


Ŝibeoj 

   Ĝuinte la belan pejzaĝon de Saylam-lago, mi veturis suden al Ili-rivero. Ambaŭflanke de la rivero verdas senlimaj stepoj, densas piceoj kaj fruktarboj, dank'al la klimato varmeta kaj humida. Atinginte la lokon, mi tuj forgesis Gobion ĵus trairitan kaj sentis min kvazaŭ en agrabla akvolando sude de Yangzi-rivero. Ĉe la rivero kuŝas Yining, la plej granda malfermita urbo ĉe landlimo en nordokcidenta Ĉinio kaj plej grava komerca urbo ĉe la norda branĉo de la Silka Vojo.

 

    Impreso pri Yining

 

    Yining estas la ĉefurbo de la Ili-a Kazahha Aŭtonoma Subregiono, Xinjiang. Mi venis en la urbon en aŭtuna vespero. Kiam mi iris el la aŭto, tuj min allogis fruktbudoj starantaj laŭlonge de la vojo. Sub lampoj brilis kaj aromis diversaj fruktoj. Sen demeti mian dorsosakon mi alkuris al budo kaj kun bona apetito manĝis pecon da akvomelono abunda je dolĉa suko.

 

    En la sekvanta mateno mi promenis sur strato de Yining, laŭ ĝia longo staris salikoj kaj en ĝia mezo etendiĝis zono 3 m larĝa el herboj kaj floroj. La etaĝdomoj ĉirkaŭ la promenejo, kvankam ne altaj, estis luksaj kaj modernaj. La junulinoj pasantaj preter mi sin beligis kaj vestis laŭmode. Mi vizitis straton de frandaĵoj. Tie estis diversaj manĝejoj en loka gusto etendiĝantaj 200 m. Interese estis, ke iliaj mastroj vokis jen en la ujgura lingvo, jen en la kazahha, jen en la hana. Poste mi informiĝis, ke en Yining troviĝas ankaŭ stratoj de vestoj, fruktoj k.a., ĉiuj kun naciaj koloroj, ĉar en Yining vivas 300 mil loĝantoj de la ujgura, hana, kazahha kaj aliaj 29 nacioj.

 

    Vespere mi vizitis Ili-riveron fluantan preter la urbo. Starante sur ponto, mi vidis, ke la rivero, kiu fluas okcidenten al Kazahhstano, trembrilas en la suno subiranta. Mi sidiĝis en manĝejo inter betuloj ĉe la rivero. Petinte ŝafaĵojn rostitajn sur 2 pikaj stangetoj kaj kruĉon da teo, mi ĝuis kantojn kaj muzikaĵojn de gejunuloj en najbaraj sidlokoj akompanatajn de murmurado de la rivero. Tiam Yining ŝajnis al mi pli ĉarma.

 

    Hejmloko de arkpafistoj

 

    Sude de Ili-rivero loĝas ŝibeoj, kiuj tien transloĝiĝis el nordorienta Ĉinio antaŭ 200 jaroj. Ili kredas je ŝamanismo kaj lamsismo. Ili vivas ĉefe de terkulturado kaj lertas en rajdado kaj arkpafado. Tial tiu tero ĝuas la renomon Hejmloko de Arkpafistoj.

 

    Ŝibeoj estas posteŭloj de la antikvaj ŝjanbej-oj. Antaŭ la 17a jc. ŝibeoj viglis ĉefe en la Granda kaj Malgranda Xing'an-montaroj kaj sur la stepo Hulun Boir en nordorienta Ĉinio. Tiam, ili vivis ĉefe de fiŝado per boato, bastono, lanco, fiŝreto, pafarko kaj sagoj. Meze de la 18-a jc mil ŝibeaj soldatoj estis senditaj al ili, Xinjiang, por garnizonado. Do, tiuj soldatoj kaj iliaj familianoj, entute pli ol 3 mil personoj, veturis per duradaj ĉaroj tirataj de bovoj al okcidento. Post du jaroj ili finfine atingis al cellokon. Tie ili fosis Qapqal-kanalon pli ol 80 km longan de oriente okcidenten, elkondukis akvon el Ili-rivero por irigacio kaj transformis dezertan teron kun areo de ĉ. 5 mil hektaroj en fekundajn kampojn. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, tie estis starigita la Ŝibea Aŭtonoma Gubernio Qapqal, kaj la ŝibea nacio faiĝis unu el la 32 nacioj de la Ili-a Kazahha Aŭtonoma Subregiono. Memore al la transloĝiĝo de ŝibeoj, oni difinis la 18-an de aprilo kiel ilian festo-tagon de transloĝiĝo al okcidento.

 

    Mi vizitis ŝibean familion. En ties korto pura kaj vasta estis sekigataj ruĝaj kapsikoj. La 74-jara mastrino en blua robo kaj broditaj ŝuoj afable invitis min en la domon. Sur la ŝprosoj de la dormoĉambroj, ŝrankoj kaj aliaj mebloj estas belaj gravuraĵoj kaj sur la fenestro-vitroj--buntaj papertondraĵoj. En la flanka ĉambro, kies duonon okupas terlito, pendas lulio. Evidente, ŝibeoj ankoraŭ konservas la tradician vivkutimon de nordorientaj ĉinoj.

 

    Interesas, ke nemalmultaj ŝibeaj familioj ankoraŭ konservas la notmanieron de antikvuloj, kiuj faris notojn per nodoj sur ŝnuro pri naskiĝo de infanoj, promociiĝo, geedziĝo kaj aliaj aferoj. Ekz., malgranda pafarko kaj sago signifas ke en la familio naskiĝis filo; tola rubando signifas, ke oni naskis filinon; botoj signifas, ke knabo de la familio servas en armeo. La ŝibeoj nomas tian ŝnuron Xilimana kaj rigardas ĝin kiel dion de favora aŭspicio. Ordinare, oni spirale volvis ĝin kaj lokis ĝin en angulo de la ĉambro. Dum la Printempa Festo oni sternis ĝin kaj okazigis kultan ceremonion: ĉiuj devis bruligi incensojn kaj klinsalutis ĝin por peti sekurecon de la tuta familio. Sur Xilimana la familio de la 82-jara Wuzhala Kexinbao notis sian historion de 7 generacioj. Li jam faris 15 nodojn sur ĝi.

 

    Kiel ĉasista nacio, la ŝibeoj transdonis la tradicion de rajdado kaj arkpafado de generacio al generacio. Antaŭe, dum la festotago de okcidenten-transloĝiĝo kaj morta sezono de kamplaboro, ili okazigis konkurson de arkpafado. Tiuj, kiuj gajnis la unuajn tri lokojn, estis honoritaj kiel magiaj arkpafistoj. Nun, en la aŭtonoma gubernio estas arkpafaj teamoj profesia kaj amatora. Ŝibeaj arkpafistoj plurfoje gajnis la ĉampionecon en tutlandaj konkursoj kaj partoprenis internaciajn konkursojn. Pro sia lerteco en arkpafado ŝibeoj pli kaj pli famiĝis tra la mondo. Ĉinaj kaj alilandaj turistoj vojaĝantaj en Yining plejparte vizitis la Ŝibean aŭtonoman Gubernion kaj provis arkpafadon kun granda intereso.

 

    Prospera komercado ĉe landlimo

 

    En Xinjiang funkciis doganoj historie. En la lastaj jaroj rapide disvolviĝis la komercado de Xinjiang kun aliaj landoj. El la 15 doganoj de Xinjiang, Korgas estas la plej granda kaj Alataw Shankou -- la plej fama pro tio, ke ĝi staras meze de la Dua Eŭrazia Ŝoseo.

 

    La dogano Korgas distancas de Yining je 90 km. kaj de Alma-Ata, ĉefurbo de Kazahhstano, je 378 km. Korgas, kun 15 mil loĝantoj, areas ne vaste. En la dinastioj Sui kaj Tang(581-907) ĝi funkciis kiel grava postiljona stacio ĉe la norda branĉo de la Silka Vojo kaj en aliaj periodoj ĝi servis kiel pasejo al landoj de centra kaj okcidenta Azio por interŝanĝoj ekonomia kaj kultura. Mi veturis per aŭtobuso de Yining al la dogano. Tie mi vidis homojn kun grandaj pakaĵoj eniri en la foiron proksime de la dogano. La foirejo konsistas el 8 budoj por ĉiutagaj necesaĵoj, manĝaĵoj, vestoj, ĉapoj, ŝuoj k.a. La homoj venis por komercado. Atinginte la lokon, ili tuj demetis siajn varojn, ĉar ili devis fini la preparan laboron antaŭ la malfermiĝo de la dogano je la 10-a kaj duono kaj poste akcepti klientojn el Kazahhstano.

 

    Pro lingvobaro oni uzis elektronikajn kalkulilojn por montri kvanton kaj prezon deziratajn kaj konsentis per kapjeso kaj rifuzis per manskuo. Ĉar vintro alproksimiĝis, vestoj kontraŭ frosto estis tre ŝatataj. Iu komercisto pogrande vendis 2400 parojn da ŝuoj por virino en unu tago. Iu komercistino kaj ŝia kunulo diris, ke en 1993 ili tien venis de sia hejmloko ĉe maro por vendi ŝuojn. Kvankam ili vendis je prezo iom malalta, tamen ili gajnis multe, ĉar ili vendis pogrande. Ilia jara neta enspezo iam superis 20 mil juanojn.

 

    Posttagmeze, antaŭ la fermiĝo de la dogano je la 4-a kaj duono, la klientoj el Kazahhstano devis transporti siajn varojn en buson por submetiĝi al kontrolo. Ĉiutage, ili transportas vivbezonaĵojn de Ĉinio al landoj de centra Azio. Ili venas antaŭtagmeze kaj revenas posttagmeze. Foje, ili alportis fajrilojn, fotografilojn, binoklojn kaj aliajn komercaĵojn el sia lando por ŝanĝi ilin kontraŭ ĉinaj varoj. Kompreneble, oni komercas plejparte per kontanta mono.

 

    Mi informiĝis de la foira administranto, ke Korgas fariĝis la plej grava dogano en Xinjiang post sia restariĝo en novembro 1983. Ĝia plej granda jara varo-transporta kvanto superis 700 mil tunojn. Korgas servas ankaŭ al turismo. Ĉinio kaj Kazahhstano ambaŭ veturigas aŭtobusojn por turistoj tra la dogano, kiu akceptas jare turistojn je pli ol 300 mil hom-fojoj. Post la stariĝo de tiu limregiona foirejo en aŭgusto 1992, ĉiutage miloj da komercisto el diversaj lokoj de Ĉinio kaj centoj da kazahhstanaj ĝin vizitis. Kaj la negoca sumo rapide kreskis ĉiujare. Laŭ plej nova informo, la negoca sumo de tiu foirejo en la unua duono de 1997 atingis 200 milionojn da juanoj, je 40% pli multe ol tiu en la sama periodo pasintjare. La foirejo fariĝis la plej granda tiaspeca en Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+