Ĉefpaĝo

Glacio kaj neĝo en Pekino (IV)

| 2014-07-11
Bookmark and Share

    Kompare kun glaci-buklo kaj neĝvehiklo, skiado kaj sketado estas la plej popularaj sportoj sur glacio en Ĉinio, ĉar ili postulas pli simplajn ekipaĵojn kaj ne tiel altan lertecon. Ordinaraj urbanoj plej ŝatas tiajn distrojn, precipe la skiadon. La furora varmeco de skiado signifas multajn ŝancojn kaj grandan povon de komercado dum lastaj kelkaj jaroj.

 

    Laŭ la antaŭvido de specialistoj pri skieja desegnado, kiuj longtempe zorgis la koncernan industrion, se sukcesos la kuna gastigo de la urboj Pekino kaj Zhangjiakou al la Vintraj Olimpikoj, la skiejoj de ĉi tiu regiono eble ricevos 17 milionojn da hom/fojoj en la venontaj 25 jaroj. Tio alportos al la lokaj skiejoj enspezon je 28 miliardoj da juanoj laŭ la sama kalkula maniero de Usono kaj Eŭropo en la jaro 2012.

 

    Nun en la regionoj inter Pekino kaj Zhangjiakou estas sume 25 skiejoj, ilia jara enspezo en 2007 estis 115 milionoj da juanoj, kaj la sumo duobliĝis en la jaro 2013.

 

    Kaj, ĝis la jaro 2012, 13 veraj sketejoj ekzistas en diversaj magazenoj de Pekino. Tiu ĉi nombro estas la ĉampiono en la tuta lando.

 

    La ĉinaj skiejoj havas grandan latentan povon en komerco:

 

    Skianto: en Ĉinio, 80% el la skiantoj estas komencantoj kaj 20% lertas ĉi-flanke; en Eŭropo kaj Usono, nur 5% estas komencantoj kaj 95% -- altnivelaj.

 

    Skiejo (kun skitrajno, laŭ eŭropaj aŭ usonaj normoj): en Ĉinio troveblas 30 kaj en Japanio -- 350.

 

    Nombro de skiantoj: en Ĉinio estas 250 miloj kaj en Francio -- 6 milionoj, inkluzive de 2 milionoj da alilandanoj.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments