El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

NASK: ĉu ree al kresk'?

| 2014-07-14
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 


Komuna foto de la partoprenantoj  

 

    Por la unua fojo en sia 44-jara historio la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) migris ekster Usonon, kie ĝi naskiĝis kaj kreskis. Dum ok tagoj, de la 30-a de junio ĝis la 7-a de julio la aranĝon gastigis la Universitato de Viktorio en la provinco Brita Kolumbio, Kanado. Ĉi-jare la nombro de partoprenantoj estis pli granda ol dum la lastaj kelkaj jaroj: 63 personoj el 8 landoj.

 

    Bedaŭrinde dek personoj de ekster Nord-ameriko ne povis veni pro ne-ricevo de vizo. Sed tiu ĉi bedaŭrinda fakto montras, ke ĉi-jare la interesiĝo pri NASK denove kreskis ne nur en Norda Ameriko sed ankaŭ en aliaj partoj de la mondo.

 

    Enmergiĝo en la esperanta medio

 

    En 1970 NASK estis iniciatita de Cathy Schultz kaj dum multaj jaroj (1970-2000) okazis en la Sanfranciska Ŝtata Universitato. Poste ĝi okazis en la Universitato de Sanfrancisko (2001), en la Altlernejo por Internacia Trejnado, Vermonto (2002-2006), kaj la Universitato de Kalifornio en San Diego (2007-2011). Estis nur ekde 2012, ke tiu ĉi esperanta somerlernejo komencis migri de unu universitato al alia en Usono sekvante la kongreson de Esperanto-USA, la landa asocio en la lando, kaj ĉi-foje eĉ al Kanado.

 


Lee Miller (maldekstre staranta) faras enkondukajn klarigojn. 

 

    Tra la jaroj okazis ankaŭ multaj aliaj ŝanĝoj. La tempodaŭro de NASK, kiu tre longe estis tri semajnoj (1970-2011 krom en 2001, kiam la aranĝo daŭris du semajnojn), nun reduktiĝis al ok tagoj. Iam eblis ricevi oficialajn poentojn de la usona universitata sistemo, sed nun pro la reduktitaj instruhoroj tio ne eblas. Tamen daŭre restas la fakto, ke NASK provizas al la nord-amerika Esperantujo tre bonan okazon por intensiva lernado kaj enmergiĝo en la esperanta medio.

 

    Intensa lernado, sed ne nur...

 

    Ĉi-jare venis al NASK kiel instruistoj Ĵenja Bondelid (Usono; postbaza nivelo), USUI Hiroyuki (Ĉinio/Japanio; progresanta), István Ertl (Luksemburgio/Hungario; supera), kaj Hoss Firooznia (Usono; helpinstruisto). La lasta ankaŭ redaktis ĉiutagan ĵurnalon La NASKa Fasko. La organiza teamo krome inkluzivis Lee "Liĉjo" Miller (Usono) kaj Eddy Ellen (Usono), kaj gravan surlokan subtenon donis Wally du Temple (Kanado), kiu estas i.a. prezidanto de la Esperanto-Asocio de la regiono Vankuvero, al kiu ankaŭ Viktorio apartenas.

 


István Ertl (dekstre staranta) dum leciono 

 


Ĵenja Bondelid (staranta) kaj ŝia postbaza klaso 

 

    Dum NASK la lingva lernado disvolviĝis antaŭtagmeze dum tri horoj laŭ tri diversaj niveloj jam menciitaj. En ĉiuj niveloj la instruistoj uzis diversajn instru-metodojn kaj -materialojn por efike instrui kaj ankaŭ por ne tedi la studentojn. Posttagmeze kaj vespere okazis diversaj prelegoj. Temoj variis, se mencii nur kelkajn, de tradukado de poemoj en Esperanton, meksika ŝvitbanejo, Belarta Almanako, Latino kiel internacia lingvo ĝis la ĉina libro pri ŝanĝoj I-ĝingo. En tiu tempokadro ne mankis ankaŭ aliaj programeroj kiel dancmetiejo, meditado aŭ japana te-ceremonio.

 

    Ekskursoj al la urbocentro

 

    La 1-an de julio, kiam Kanado festis sian nacian tagon, la partoprenantoj iris al la urbocentro por promeni kaj rigardi festajn piroteknikaĵojn. La 6-an de julio oni denove ekskursis al la centra urboparto, ĉi-foje por viziti la marmuzeon de Viktorio. En la muzeo laŭ la iniciato de Wally du Temple okazis esperantlingva drameto de NASKanoj pri Mathew Baillie Begbie, konata kiel "la pendigema juĝisto", kiu faris multon por tio, ke la provinco Brita Kolumbio restu brita kolonio, kaj do parto de la estonta Kanado.

 


Atendante piroteknikaĵojn de la nacia tago 

 


Sceno el la drameto ĉe la marmuzeo de Viktorio 

 

    NASK finiĝis, donante al la partoprenantoj multe da okazoj ne nur lerni Esperanton sed ankaŭ praktiki ĝin por konatiĝi kun interesaj homoj, kleriĝi pere de Esperanto, kaj ankaŭ por konatiĝi kun la urbo Viktorio. Se vi volas pli multe "flari" la etoson de la ĉi-jara NASK, dum la venontaj kelkaj monatoj vi povos elŝuti la ĉi-jaran kolekton de La NASKa Fasko, ĉe: http://nask.esperantic.org/jxurnalo.

 

    Estas planate, ke ankaŭ en la venonta jaro NASK okazu tuj antaŭ la usona landa kongreso. Se vi interesiĝas pri la venont-jara NASK, petu detalojn de Ellen M. Eddy: eddyellen@aol.com.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments