El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Kultura Heredaĵo>Kulturaj Heredaĵoj>

Gvardio sur la Silka Vojo

| 2014-07-14
Bookmark and Share

de ZHENG Zhenjie

 

 

    Parolante pri Xi'an, la komenco de la Silka Vojo, ni ne povas forgesi la Unuan Imperiestron de Qin-dinastio kaj la terakotajn militistojn kaj ĉevalojn de lia maŭzoleo. Ĉi tie ni nomas ilin gvardio sur la vojo ja kun iom da arbitreco, ĉar ili aperis multe pli frue ol la malfermiĝo de la Silka Vojo, kaj mia titolo estas nur alegoria.

 

    Fakte, en la longa tempo post sia malfermiĝo la Silka Vojo plurfoje detruiĝis pro naciaj militoj kaj aliaj kaŭzoj. Por refunkciigi la vojon kaj defendi la sekurecon de la ĉinaj kaj alilandaj komercistoj kontribuis multaj militistoj en la historio. Ili estis gvardianoj de la vojo en la vera senco de la vorto. La plej fama el ili estis Ban Chao (32-102) de la Orienta Han-dinastio kaj la de li gvidata taĉmento.

 

    Kiajn rilatojn la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj de la maŭzoleo havis kun la Silka Vojo efektive. Ĝuste por tio, ke ili aperis pli frue ol la malfermiĝo de la Silka Vojo, ili do povis rigardi la ŝanĝiĝojn de la vojo kaj gardi ĝin en la alia mondo. Tiusence oni povas nomi ilin gvardio de la Silka Vojo.

 

    La mondskua arkeologia eltrovo

 

    En la ĉina historio Ying Zheng, t.e. la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, estis ambicia suvereno. Li surtroniĝis en la aĝo de 13 jaroj. En 10 jaroj li konkeris la aliajn ses regnojn, unuigis Ĉinion kaj fondis la unuan centralizisman feŭdan dinastion Qin (221-206 a.K.).

 

    Nelonge post sia surtroniĝo, Ying Zheng komencis konstruigi por si mem maŭzoleon ĉe la piedo de Lishan-monto, oriente de la nuna Xi'an. 720 000 homoj partoprenis la konstruadon, kiu daŭris 37 jarojn. Historiaj libroj notas, ke sur la maŭzoleo estis haloj, dormohaloj, turoj, pordegoj kaj muroj internaj kaj eksteraj. Ili estis ekstreme luksaj. Subtere estis ne nur palacoj kaj sidlokoj de la korteganoj, sed ankaŭ multaj trezoroj. Tie estis riveroj kaj lagoj el hidrargo. La maŭzoleo estis ekipita per multaj kaŝitaj sagpafiloj kontraŭ ŝtelistoj.

 

    Kaŭze de militaj tumultoj, natura erozio kaj homa detruado, jam antaŭ longe malaperis la surteraj konstruaĵoj de la maŭzoleo. Kaj la tombo, origine kun alto de 115 m kaj perimetro de 2 000 m, nun altas 76 m kaj ĝia perimetro estas 1 250 m.

 

    Oni diris, ke antaŭe, kiam kamparanoj tie fosis puton aŭ konstruis tombon, ili ofte vidis "monstron", kiu kaŭzis aŭ subitan disfalon de la tombo aŭ subitan elĉerpiĝon de la putakvo. Foje la "monstro" eĉ staris sur la putmuro, kun larĝe malfermitaj okuloj kvazaŭ rigardantaj la ŝvitantajn laborantojn. Marte de 1973, kiam Yang Zhifa, kamparano de Xiyang-vilaĝo, Lintong-gubernio, kaj aliaj kvin personoj fosis puton je 1 500 m for de la maŭzoleo, ankaŭ ili vidis la "monstron". Surbaze de tio, ĉinaj arkeologoj malkovris grandan nombron da terakotaj militistoj kaj ĉevaloj subtere de la maŭzoleo. La malkovro elektris la mondon. Vizitinte ilin, s-ro Chirac, eksa ĉefministro de Francio, diris, ke tio estas la oka miraklo de la mondo.

 

    Grandioza subtera legio

 

    La terakotaj militistoj kaj ĉevaloj de la maŭzoleo troviĝas en tri kavoj. La kavo n-ro unu estas jam prifosita kaj oni nun prifosas la kavon n-ro du. Mi venis en la eksponejon kaj suriris la observejon de la kavo n-ro unu. Estis mirinde, ke la vizitantoj, gajaj, en la vestiblo, subite fariĝis seriozaj sur ĝi. En la loko je kvin m profunda sub la tersurfaco imponas la majesta formacio: La avano konsistas el tri horizontalaj linioj, po 68 militistoj por ĉiu linio, kun pafarko en la mano kaj sagujo sur la dorso. Tuj post ili estas infanterianoj, ses militaj ĉaroj kaj 38 kolonoj.

 

    Tio estas grandskala kaj bone aranĝita formacio el avano, ariero, ĉefa taĉmento, aloj, infanterio kaj ĉaroj. La militistoj ĉiuj marŝas kun la vizaĝo al la oriento. La militistoj kaj ĉevaloj estis faritaj laŭ la formo kaj grandeco de veraj homo kaj ĉevalo. Ili portas kun si verajn armilojn. Ĉio ĉi faras la halon kun 16 000 kvadrataj metroj impona kaj prezentas la militan potencon de Qin-dinastio.

 

    Mi atente observis la formacion per binoklo kaj vidis, ke ĉiuj militistoj estas fortikaj, versimilaj, viglaj kaj faritaj strikte laŭ proporcio de la homkorpa strukturo. Ili havas diversajn mienojn. Iuj fikse rigardas antaŭen, aliaj meditas kun la kapo klinita. Ĉu en militista robo, ĉu en kiraso, ili estas similaj al veraj homoj. Videblas eĉ iliaj lipharoj, laĉoj kaj steboj.

 

    S-ro Yuan Zhongyi, direktoro de la Muzeo de la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj de Qin-dinastio kaj gvidanto de la arkeologia trupo, diris al mi, ke post esploro oni konstatis, ke la terakota legio nombras entute pli ol 7 000 militistojn kaj ĉevalojn kun ĉ. 100 ĉaroj, sed ĝis nun oni elterigis nur ĉ. 1 400. Oni elterigis ankaŭ grandnombrajn armilojn, inkl. de du spadoj, kiuj ankoraŭ brilas kaj tre akras post pli ol 2 000 jaroj subtere.

 

    Delikataj kupraj ĉaroj kaj ĉevaloj

 

    Aŭguste de 1978, sperta arkelogo Cheng Xuehua, gvidante taĉmenton, faris prifosadon ambaŭflanke de la tombo. Taĉmentano Yang Xude prifosis la teron per tradicia borilo Luoyang- ŝpato. Li enigis la ŝpaton je 7 m sub la teron kaj tiam li ne povis eligi ĝin. Li do ligis ŝnuron al sia talio kaj forte eltiris la ŝpaton. Li vidis metalan brilaĵon en grandeco de dikfingro eligitan kune kun tero sur la ŝpato. S-ro Cheng Xuehua pririgardis ĝin kaj konstatis, ke tio estas oraĵo simila al ornamaĵo sur ĉevala kapo.

 

    Post tio ili faris daŭran prifosadon kaj fine konstatis, ke la loko estas inter la maŭzoleo kaj interna urbomuro. Tie estas kaŝitaj ses kupraj ĉaroj kaj ĉevaloj ornamitaj per oro kaj arĝento. Oni opiniis, ke tie estas stalo de la subtera imperiestra palaco. Nun oni jam elterigis du el la ses ĉaroj.

 

    En la suda eksponejo mi vidis la kuprajn ĉarojn kaj ĉevalojn, duone grandajn kiel la veraj. Unu el ili estas restituita kaj la alia reproduktita. Jen antaŭ ni aperis kvar fortikaj blankaj ĉevaloj kun orbrilaj jungaĵoj. Sur la interna kaj ekstera flankoj de la ĉaroj estas kolore desegnitaj drakoj kaj feniksoj dancantaj en nuboj. La ovalaj tegmentoj de la ĉaroj estas konveksaj kaj aludas la firmamenton. Sur la unua ĉaro staras veturigisto kun longa spado ĉe la talio kaj sur la dua genue sidas veturigisto rigardanta antaŭen kun rimeno en la mano. La ĉaroj kaj ĉevaloj sur la blanka fono estas farbitaj verde, blue, purpure, nigre kaj ruĝe kaj ornamitaj per oraĵoj kaj arĝentaĵoj.

 

    Rigardante la kuprajn ĉarojn kaj ĉevaloj, mi nature rememoris aliajn koncernatajn vizitindaĵojn. Mi informiĝis, ke en la antikva urbo Xianyang, proksime de Xi'an, oni elterigis kunentombigitajn argilajn rajdistojn kaj ĉevalojn, faritajn antaŭ la unuigo de Ĉinio far Qin-regno kaj pli antikvajn ol la terakota legio. Ĉinaj arkeologoj konstatis, ke ili estas la plej antikvaj argilaj rajdistoj kaj ĉevaloj trovitaj ĝis nun en Ĉinio. Kvankam ne delikataj nek imponaj, kiel la terakota legio, tamen ili estas tre valoraj por esplori la terakotan legion. Historiaj libroj notas, ke Qin-regno donis grandan atenton al bredado de ĉevaloj. En la lasta periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) la regno havis pli ol milionon da militistoj, mil militajn ĉarojn kaj dekmil ĉevalojn. La malkovro de la argilaj rajdistoj kaj ĉevaloj ja atestis tion. Iuj fakuloj opiniis, ke laŭ la formo iuj el la elterigitaj rajdistoj similas al fremduloj. Tio signifas, ke inter la rajdistaj trupoj de Qin-regno jam troviĝis membroj de alia nacio. Se tio estas vera, do la malkovro havas gravan signifon ne nur por studi la originon de la terakota legio kaj ĉinan skulpturan historion, sed ankaŭ por studi la armeajn specojn kaj nacian kunfandiĝon.

 

    Preskaŭ samtempe kun la malkovro de la argilaj rajdistoj kaj ĉevaloj, en la kavo n-ro du de la terakota legio de Qin-dinastio estis elterigita kaleŝo tirata de kvar ĉevaloj. S-ro Yuan Zhongyi diris al mi, ke ĝenerale en ĉiu ĉaro estis tri militŝalo konsisitanta el A-formaj ŝtalaj framoj. Samkiel tiu de la kavo n-ro unu, ĝi havas observejon, pli vastan ol tiu de la antaŭa. Tie ne estas montrataj elterigitaj objektoj, sed prezentiĝas vasta prifosejo. Kiom da militistoj kaj ĉevaloj ankoraŭ kaŝiĝas sub la tegmento? Kiaj do ili estas? Kia diferenco estas iner ili kaj la formacio de la kavo n-ro unu? La enigmoj faris la prifosejon pli mistera por la vizitantoj.

 

    Oni trovis la kavon n-ro du en 1976, sed ĝia prifosado komenciĝis marte de 1994. Ĝia surfaca tero estis jam forigita. Iu laboranto diris al mi, ke la arkeologia trupo forportis entute dekmil kubmetrojn da tero de la prifosejo 6 000-kvadrataj metroj kaj elterigis 70 argilajn ĉevalojn kaj rajdistojn, pafantajn starante au surgenue. Oni decidis prifosi la lokon ĝis la fundo de la kavo kaj retigi plejparton de la trabotegmentita ruino por esplorado kaj rigardado.

 

    En la prifosejo mi vidis, ke laborantoj portas teron eksteren kaj arkeologoj brosas argilajn figurojn. Multaj el ili serioze difektiĝis, tial la arkeologoj devas fari riparadon. La riparado ja ne estas facila. Oni diris al mi, ke la kuprajn varon kaj ĉevalojn konsistigas 3 000 pecoj entute, sed ĉe ilia elteriĝo oni trovis entute pli ol 1 000 disrompitajn pecojn, kaj plie, ili deformiĝis en 480 lokoj. La kupraj ĉaro kaj ĉevaloj estas remuntitaj de teknikistoj.

 

    Multaj argilaj figuroj estas nekompletaj. La eksponataj militistoj en la kavo n-ro unu plejparte estas glue remuntitaj el dekoj kaj eĉ cento da pecoj. Oni povas diri, ke la ĉinaj arkeologoj estas altnivelaj en riparado. Kompreneble, ili havas teknikajn mankojn en protektado de historiaj objektoj. S-ro Yuan Zhongyi kun bedaŭro diris al mi, ke ĉe la elteriĝo la argilaj figuroj estis belkoloraj, tamen iom poste ili perdis sian brilan koloron.

 

    Ban Chao -- brava protektanto de la Silka Vojo

 

    Se oni insistus, ke sur la Silka Vojo estas gvardio, do ĝia estro estus Ban Chao en la Orienta Han-dinastio.

 

    Kiam mi vizitis la templon Famen en Fufeng-gubernio, mi deziris viziti la naskolokon de Ban Chao, sed tempo ne permesis kaj mia deziro ne realiĝis. Laboranto de la muzeo diris al mi, ke jam en sia infaneco Ban Chao estis amibicia kaj oratora. Pro malriĉeco kiel dungito li devis kopii dokumentojn por ŝtata oficejo por vivteni sin kaj sian patrinon. Tio tamen ne katenis lian ambicion. Foje, li ĵetis la penikon teren kaj diris kun suspiro: "Mi, viro, devas lerni de Zhang Qian kaj fari meritojn por la lando." Li do decideme aliĝis al la armeo.

 

    Tiam la ĥunoj, unu el la nacimalplimultoj de norda Ĉinio, invadis Okcidenton kaj la Silka Vojo, malfermita de Zhang Qian, estis detruita. La kortego de la Orienta Han-dinastio decidis remalfermi la vojon. Tiu historia misio falis sur ŝultrojn de Ban Chao.

 

    En la jaro 73 p.K., laŭ la ordono de la kortego Ban Chao, komandante 36 subulojn, iris al Okcidento. Ili unue atingis la regnon Shanshan ĉe la suda linio de la Silka Vojo. La regno estis nepre trairata loko por atingi Pamiron tra Tarim sur la Silka Vojo. Ĝi estis strategie grava loko por superregi Okcidenton kaj en multaj jaroj Han-dinastio kaj ĥunoj militis por okupi la lokon. Komence la reĝo de Shanshan montris grandan gastamon al Ban Chao kaj liaj subuloj, sed poste lia sinteno ŝanĝiĝis. Ban Chao tuj konsciis, ke tion kaŭzis timigo fare de la senditoj de la ĥunoj. Li do decidis mortigi la ĉefon de la senditoj, kiu gvidis trupon dekkelkoble pli grandan ol tiu de Ban Chao. La venko de Ban Chao nuligis la skrupulon de la loka regantaro kaj sekve de tio la regnoj Shanshan, Yutian kaj Shule forpelis la ĥunajn oficistojn kaj denove starigis amikajn rilatojn kun la Orienta Han-imperio.

 

    Du jarojn poste, ĥunoj denove direktis lancopinton al tiuj regnoj. Senhelpa, Ban Chao dronis en danĝera pozicio. La kortego de Han-imperio permesis al li reveni al la ĉefurbo Luoyang, tamen la tieaj popolanoj ne lasis lin foriri. En Yutian oni, tirante la ĉevalon de Ban Chao, diris kun larmoj: "Vi, la sendito de Han-imperio, estas intima al ni, samkiel niaj gepatroj, kaj vi neniel devas forlasi nin." La sincereco de la popolanoj kortuŝis Ban Chao, li do svingis vipon en la aero kaj decidis resti tie.

 

    Ban Chao ekfunkciis kiel sendito de la kortego en la aĝo de 40 jaroj kaj revenis al la kortego en la aĝo de 70 jaroj. Dum la 30 jaroj li funkciis kiel diplomato de Han-imperio en la okcidentaj regnoj, venkis sennombrajn malfacilojn kaj faris gravajn kontribuojn por la sekureco de la Silka Vojo kaj interŝanĝo de ekonomio kaj kulturo inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĝuste pro tio oni memoras lin eĉ post jarmiloj.

 

    Turisma loko en okcidenta Ĉinio

 

    Xi'an famas pro la terakota legio de Qin-dinastio kaj ĉiujare altiras al si multajn turistojn.

 

    Ĝi estis la ĉefurbo de 11 dinastioj. Krom la terakota legio, tie troviĝas ankaŭ multaj aliaj historiaj objektoj. La malkovro de la terakota legio faris sensacion en la mondo kaj fariĝis granda movforto por akceli la turisman aferon de la urbo. En 1986 Xi'an estis honorita kiel unu el la kvar famaj turismaj lokoj de Ĉinio. Nun tie servas altklasaj hoteloj, kiuj povas akcepti 1.2 milionojn da turistoj ĉiujare. La disvolviĝo de la turisma afero starigis novan "silkan vojon" -- vojon de amikco inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+