El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Kultura Heredaĵo>Ruinoj de Komercaj Urboj>

Xi'an, la komenco de la Silka Vojo

| 2014-07-14
Bookmark and Share

de ZHENG Zhenjie

 

 

    Antaŭ la sunleviĝo la urbo Xi'an estis vualita de maldensa nebulo. De la urbomuroj aŭdiĝis paŝbruoj de korpo-ekzercantaj urbanoj kaj bicikla tintado. Kaj la vigla tago de la antikva urbo ŝajne komenciĝis tie.

 

    La sceno vekis ĉe mi la imagon pri la antikva urbo Chang'an antaŭ 1 000 jaroj: Stratoj dense kruciĝas, butikoj staras unu apud alia, homfluoj bruas surstrate, en butikoj de silkaĵoj oni elektas diversajn varojn, en hoteloj nacimalplimultaj virinoj dancas gracie... Subite aŭdiĝas kamela tintado. Per rigardo oni sekvas la karavanon, kiu direktas sin okcidenten sur la longan Silkan Vojon.

 

    Ruino de la urbo

 

    Mi informiĝis, ke nun ankoraŭ videblas ruino de la urbomuro de Chang'an, la ĉefurbo de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.--25 p.K.). Chang'an funkciis kiel komenco de la Silka Vojo. Mi do decidis viziti la ruinon.

 

    La urbo Chang'an situis sur Longshouyuan-altebenaĵo, nordokcidente de Xi'an, la ĉefurbo de la nuna Shaanxi-provinco. Tie sur la vasta kamparo ne vidiĝas bonordaj stratoj nek altaj domoj. Nia aŭto rampis sur malglata vojo, postlasante striojn da polvo.

 

    "Ni jam venis en la ruinon de la urbo de la Okcidenta Han-dinastio. Ĝi kovras entute 35 kvadratajn kilometrojn. Ĉi tie estas malpermesate konstrui domojn," diris al mi arkeologo s-ro Wang.

 

    Post kelkaj minutoj la aŭto venis en Mazhai-vilaĝon. Antaŭ ni aperis du ekranmuroj, kiuj baris al mi la rigardon. Ĉe murangulo staras steleo kun surskribo "Ruino de Chang'an de Han- dinastio". Wang diris al mi, ke tio estas la suda muro de la urbo. Mi iris proksimen kaj vidis, ke la tero estas flava. Mi frapis ĝin per fingro kaj trovis, ke la muro estas fortika kiel ŝtono. Mi grimpis sur ĝin kaj vidis, ke la bone konservitaj suda kaj orienta muroj sin etendas malproksimen.

 

    Wang diris al mi, ke en Han-dinastio en la urbo estis tri grandaj konstuaĵaroj, t.e., la palacoj Changle, Weiyang kaj Jianzhang. En la palaco Weiyang estis granda silkaĵ-farejo, destinita por produkti kaj tinkturi altklasajn silkaĵojn por la imperiestra familio.

 

    Bone konstruita urbo

 

    Post pluveto mi vizitis la Historian Muzeon de Shaanxi.

 

    En la muzeo mi sentis min kvazaŭ en la historia galerio. La tieaj antikvaj bronzaĵoj, faritaj en la dinastioj Shang kaj Zhou (la 17-a jc-256 a.K.), grandioza legio de terakotaj militistoj kaj ĉevaloj, sagoj kaj spadoj de Qin-dinastio (221-206 a.K.), tegoloj kaj ŝtonaj skulptaĵoj de Han-dinastio, trikoloraj fajencaĵoj, oraĵoj, arĝentaĵoj kaj maŭzoleaj freskoj de Tang-dinastio (618-907) reaperigis siatempan prosperon.

 

    La eksponataj brilaj moneroj romanaj, persaj kaj japanaj, kaj elterigitaj medikamentoj bone konservitaj pli ol 1 000 jarojn montras la ekonomian interŝanĝon iner Ĉinio kaj Okcidento siatempe kaj vekas rememoron pri la Silka Vojo en la antikveco.

 

    Laboranto de la muzeo diris al mi, ke la urbo Chang'an konsistis el tri partoj, nome, imperiestra urbo, registara urbo kaj ekstera urbo, kun totala areo de 81.8 kvadrataj kilometroj, 2-oble pli granda ol tiu en Han-dinastio kaj 7-oble pli granda ol tiu en Ming-dinastio (1368-1644). La imperiestra urbo situis alte, kio simbolis, ke la imperiestra povo estas plej alta en la registaraj oficejoj. En la ekstera urbo etendiĝis 11 stratoj nord-sudaj kaj 14 stratoj orient-okcidentaj, kiuj dividis la urbon en 108 kvartalojn, kie estis temploj, loĝdomoj de aristokratoj kaj ordinaraj urbanoj. Metiejoj kaj vendejoj troviĝis ĉefe en la orienta kaj okcidenta distriktoj. Zhuque, la plej longa strato en la urbo siatempe, estis 155 m larĝa, sed en la sama tempo la plej larĝa strato de Romanio estis nur 12 m. En Chang'an vivis pli ol miliono da loĝantoj. Ĝi estis la urbo plej bone projektita en la ĉina historio kaj la plej granda urbo en la mondo siatempe. S-ro Li Wei, vicdirektoro de la muzeo, diris al mi, ke tiam Chang'an estis staplejo de silkaĵoj el diversaj lokoj de Ĉinio. Tiam laboris en la urbo pli ol 700 teksistoj kaj brodistoj speciale por la imperiestraj familianoj.

 

    Ekster Kaiyuan-pordego

 

    Chan'an havis 12 urbopordegojn. Kaiyuan, ekirpunkto de la Silka Vojo, estis unu el ili. Antaŭ pli ol 10 jarcentoj fama bonzo Xuanzang eliris el la urbo ĝuste tra ĝi kaj komencis sian longan vojaĝon al Hindio por pilgrimado. Multaj alilandaj diplomatoj, intelektuloj kaj komercistoj eniris Chang'an tra tiu ĉi pordego.

 

    En iu hela tago mi vizitis ĝin. Tie estis grupo da gigantaj ŝtonaj skulptaĵoj: karavano el 13 kameloj, du ĉevaloj kaj ses homoj. Sur la bestoj estis granda pakaĵoj de silkaĵoj. Ĉe la fronto de la karavano staris okcidenta komercisto kun alta nazo kaj profundaj orbitoj.

 

    Oni diris al mi, ke en Tang-dinastio la mejloŝtonoj markis, ke la distanco inter Kaiyuan-pordego kaj la oficejo de la ĝenerala gubernatoro de Anxi (en Xinjiang) estas ĉ. 5 000 km.

 

    Subtera trezorejo de silkaĵoj

 

    Kvankam historiaj dokumentoj notas, ke en Chang'an de Tang-dinastio silkaĵoj estis amasigitaj kiel monteto. Tamen antaŭ 10 jaroj, kiam mi vizitis la muzeon, mi vidis, ke la eksponataj silkaj pecoj estas elfositaj el antikvaj tomboj en Xinjiang kaj aliaj lokoj. Mi vere bedaŭris tion. Ĉi-foje mi propraokule vidis belajn silkaĵoj eltrovitajn el la subtera palaco de la antikva pagodo de Famen-templo, 120 km for de la urbo Xi'an. Finfine mi trovis ateston pri la noto menciita supre.

 

    Printempe de 1987 ĉinaj arkeologoj malkaŝis subteran palacon, konstruitan antaŭ 1 100 jaroj, kiam oni riparis la antikvan pagodon, kaj trovis tie kvar fingrajn relikvojn de Ŝakjamunio kaj milojn da trezoroj de la imperiestra familio de Tang-dinastio. Ĉiuj tiuj trezoroj estas eksponataj en la muzeo de Famen-templo.

 

    Sur tiea steleo legiĝas, ke la imperiestroj kaj iliaj edzinoj de Tang-dinastio donacis al la templo pli ol 700 kasajojn, jakojn, ĉapojn, jupojn kaj kusenojn. La kvalito kaj teksarto de tiuj silkaĵoj malkovritaj en Dunhuang, Gansu-provinco, kaj Turpan, Xinjiang. El tio vidiĝas, kiom grava estas la eltrovo.

 

    Inter la silkaĵoj estas sateno, gazo, muslino, fulardo, brodaĵo, brokato k.a. Tie la brodaĵo tre interesis min. Ĝi estis farita el orumitaj silkaj fadenoj kun diametro de 0.1 mm, malpli dikaj ol la homa haro. Oni diris, ke hodiaŭ Ĉinio povas fari orumitajn fadenojn kun diametro de 0.3 mm.

 

    En la ekspozicio mi vidis ankaŭ broditan jakon el orumitaj fadenoj, kasajon kun oraj desegnoj, jupon kaj kusenon, destinitajn por la ora bodisatvo proponita de la imperiestro Li Cui (859-873 sur la trono) de Tang-dinastio. Kvankam ili estis faritaj antaŭ pli ol 1 000 jarojn, tamen ili estis brilaj kiel novaj. La delikataj floroj kaj nuboj brokitaj sur ili montris la altan metiartan nivelon de Tang-dinastio.

 

    Atesto de amika interŝanĝo

 

    Tang-dinastio estis potenca en ekonomiaj kaj militaj fortoj siatempe. Chang'an estis ne nur politika kaj ekonomia centro de la tuta lando, sed ankaŭ ĝia kultura centro. Tiam Tang-dinastio havis diplomatiajn rilatojn kun pli ol 100 landoj kaj en Chang'an loĝis 50 miloj da alilandanoj. La sukcesan interŝanĝon iner Ĉinio kaj aliaj landoj atestis ankaŭ la grandioza maŭzoleo de imperiestro Li Zhi (650-684 sur la trono) kaj lia dezino Wu Zetian (690-705 sur la trono), unusola imperiestrino en la ĉina historio.

 

    La maŭzoleo de Li Zhi kaj Wu Zetian situas sur la alta Wulingyuan. En Xi'an kuŝas pli ol 70 maŭzoleoj de imperiestroj de Han- kaj Tang-dinastioj, kiuj formis imponan spektaklon.

 

    Rigardate de malproksime, la maŭzoleoj aspektas kiel virino kun longa hararo, kiu kuŝas surdorse kun la kapo norde kaj la piedoj sude, dum la du montpintoj, starantaj oriente kaj okcidente, aspektas kiel ŝiaj mamoj. Mi suriris la monton laŭ la ŝtonaj ŝtupoj, pensante, ke post nelonge mi povos rigardi ĉirkaŭen sur la supro de la monto. Tamen la supren-irado estis laciga, anheliga kaj ŝvitiga. Iomete ripozinte sub arbo, mi daŭrigis mian supren-grimpadon. Ĉe la vojo staris gigantaj ŝtonaj homoj, skulptitaj kolonoj kaj steleoj kaj krome tie staris ankaŭ 61 ŝtonaj skulptitaj diplomatoj. Nia ĉiĉerono diris al mi, ke senditoj el 61 landoj ĉeestis la funebran ceremonion por imperiestro Li Zhi. Wu Zetian ordonis artistojn fari ŝtonajn skulptaĵojn imite la senditajn diplomatojn. Komence tie estis du kromhaloj por loki la skulptitajn figurojn. Sed poste ne nur malaperis la haloj, sed ankaŭ la ŝtonaj skulptaĵoj estis eroziitaj. Tial sur ili la gravuritaj epigrafoj fariĝis malklaraj, escepte tiujn sur tri ŝtonaj statuoj. Laŭ la epigrafoj la tri senditoj venis el la landoj, kiuj situis en la hodiaŭaj Irano, Afganio kaj Xinjiang. Ili tenis amikajn rilatojn kun Tang-imperio siatempe.

 

    Granato de Lintong

 

    De la ekonomia interŝanĝo sur la Silka Vojo profitis ne nur la okcidentanoj, sed ankaŭ la orientanoj. Ĉinio enkondukis de Okcidento kotonon kaj ankaŭ bonrasajn ĉevalojn, felojn, lanaĵojn, glazuraĵojn kaj multspecajn plantojn, kiaj luzerno, vinbero, kukumo, juglando kaj granato, kiuj multe riĉigis la vivon de la ĉina popolo. Budhismo, islamismo, hinda filozofio, greka kaj roma pentrarto, muzikoj kaj dancoj enkondukitaj el Okcidento multe influis la ĉinan kulturon.

 

    En Lintong-gubernio proksime de Xi'an, mi estis forte interesita de ruĝaj granatoj.

 

    Lintong estas fama produktejo de granatoj. Laŭ vojstreko mi iris al vilaĝo, kies granatĝardenoj etendiĝas ĝis dekoj da kilometroj. En la ĝardenoj ĉie vidiĝis ĝardenistoj rikoltantaj fruktojn. La branĉoj kliniĝis de granatoj. La plej granda granato pezis pli ol duonkilogramon. En la okuloj de la ĉinoj granato estas simbolo de riĉo, feliĉo kaj abundo da gefiloj. En Shaanxi-provinco, ĉe la nupto kaj naskiĝo de beboj oni donacas kapkusenon kun broditaj granatoj por gratulado. Vespere de la Aŭtunmeza Festo oni kutime manĝas freŝajn granatojn kaj kukojn, ĝuante la brilan lunon. Tiam la maljunuloj ofte rakontas al infanoj, kiel Zhang Qian, pioniro de la vojaĝantoj sur la Silka Vojo, enkondukis granatojn el Okcidento en Ĉinion.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+