El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio pri papertranĉaĵoj en la Ĉefurba Muzeo, Pekino

| 2014-07-14
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de WANG LIHUA

 


Gao Dianliang en la eksponejo de papertranĉaĵoj  

 


Venis al la ekspozicio ne malmultaj vizitantoj  

 


En aprecado de la papertranĉaĵoj pri legomoj kaj insektoj  

 


Papertranĉaĵoj eksponataj  

 


Papertranĉaĵoj eksponataj   

 


Papertranĉaĵoj eksponataj   

 


Papertranĉaĵoj eksponataj   

 


Papertranĉaĵoj eksponataj   

 

    Inter la10-a kaj la 13-a de julio okazis en la Ĉefurba Muzeo, Pekino, la ekspozicio pri papertranĉaĵoj el la gubernio Yuxian de la provinco Hebei en norda Ĉinio.

 

    En la unua tago de la ekspozicio vizitantojn akceptis s-ro Gao Dianliang, heredanto de la nacia tradicia kulturo, reprezentanto de la papertranĉaĵoj de la gubernio Yuxian kaj fama artisto de papertranĉaĵoj.

 

    Gao Dianliang, naskita en aŭgusto de 1966, eklernis papertranĉadon de sia patrino en la aĝo de 6 jaroj, kaj poste studis pri la arton sub pluraj famaj majstroj en tiu ĉi kampo. Post esploro pri la arto dum dekoj da jaroj, li disvastigis la metiarton pri la papertranĉado kaj antaŭenpuŝis la lertecon de la arto al nova nivelo, precipe novigis la paperajn materialojn por la arto kun la historio de pli ol 200 jaroj. Dank' al tio, la koloroj de la papertranĉaĵoj ne plu paliĝis pro tempopaso kaj sunlumo.

 

    En la gubernio nun funkcias ne nur fabriko de papertranĉaĵoj kiuj estas venditaj al diversaj lokoj de la mondo, sed ankaŭ kolegio kiu kulturas sekvantojn, kiuj heredos kaj daŭrigos la arton pri papertranĉaĵoj.

 

    Troveblas aliaj informoj kaj fotoj de papertranĉaĵoj en la retpaĝoj www.yxjianzhi.com.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments