Ĉefpaĝo

Glacio kaj neĝo en Pekino (I)

| 2014-07-14
Bookmark and Share

    Enkonduko: sportoj sur glacio kaj neĝo alportis komecajn ŝancojn al manufakturistoj de ekipaĵoj, funkciigantoj de sportejoj, eĉ al trejnaj organizoj. La urboj Pekino kaj Zhangjiakou en Hebei-provinco de Ĉinio kune prezentis peton por gastigi la 24-an Vintrajn Olimpikojn en la jaro 2022. Nun Pekino fariĝis unu el la kandidataj urboj inkluzive de Oslo de Norvegio kaj Alma-Ata de Kazaĥio. Tio plue ekscitis la interesojn de pekinanoj pri sportoj sur glacio kaj neĝo.

 

    Sportbranĉoj de la Vintraj Olimpikoj

 

    Enkonduko: Kvankam en Pekino vintro daŭras nur tri monatojn, tamen la sportbranĉoj de la Vintraj Olimpikoj ne estas fremdaj al pekinanoj.

 

    Glitŝtono – multekosta sporto de "plankpuriga frotado"

 

    Ludo de glitŝtono estas konata kiel "nobela sporto". Unu paro da ordinaraj glitŝtonaj ŝuoj aŭ unu ordinara glitŝtona broso kostas mil juanojn, ĉar ili ne estas produktitaj de Ĉinio, sed importitaj el aliaj landoj. Ankaŭ la kosto por konstrui glitŝtonan vojon estas tre alta, kaj unu ordinara glitŝtono kostas almenaŭ pli ol dek mil juanojn.

 

    Glaci-frotado de glitŝtonistoj estas tre simila al plankpuriga frotado. Pro tio oni ŝerce nomas la glitŝtonan sporton "plankpuriga frotado". Glaci-frotado estas la plej ŝlosila tekniko de la glitŝtona sporto kaj ĝi bezonas forton pli-ol-10-oblan ol frotpurigo de planko. Per lerta glaci-frotado eminentaj glitŝtonistoj povas longigi glit-distancon de glitŝtonoj je 3-5 metroj. Unu glitŝtono pezas je ĉirkaŭ 20 kilogramoj. La frotoforto de glitŝtono kaj glac-surfaco, la angulo de ĵetado kaj la temperaturo de la glaciejo influos glitadon de glitŝtonoj, tial la mansentado de glitŝtonaj sportistoj en glitŝton-ĵetado estas tre grava. Froti glacion, puŝi glitŝtonon, turni ĝin… la ludo, nomata kiel snooker sur glacio, absolute estas teknika sporto.

 

    En Ĉinio estas tri specialaj glitŝtonejoj. Du el ili estas en Harbino, urbo en nordorienta Ĉinio, kaj la alia en Pekino. La Pekina Olimpika Centro de Glitŝtona Sporto en la distrikto Huairou estas glitŝtona halo plej speciala en Ĉinio kaj plej granda aree, kun plej multaj lud-terenoj en Azio. Ĝi iam estis trejnejo de la Ĉina Glitŝtona Teamo. En Pekino krom la glitŝtonejo en Huairou, proksime al la parko Tera Altaro estas alia sketa halo Zilongxiang, kiu povas gastigi glitŝtonajn konkursojn. En ĝi ne estas speciala glitŝtonejo, oni faris nur unu glitvojon en glitŝtonan sur la ringforma sketejo. Kvankam ĝi ne povas kompari kun normalaj glitŝtonaj haloj, tamen ĝi ebligas al komencantoj ĝui la plezuron de glitŝtona sporto. La glitŝtonaj ekipaĵoj en la sketa halo estis donacitaj de la Japana Glitŝtona Asocio post la Naganaj Vintraj Olimpikoj en 1998.

 

    Rilataj informoj pri glaciŝtono

 

    1. Ĉu pura akvo + lakto + blanka vinagro = glacio por la ludado?

 

    Por garantii glatecon de glac-surfaco la Pekina Olimpika Centro de Glitŝtona Sporto uzas puran akvon por fari glacion. Dume oni aldonas ankaŭ lakton kaj alkoholaĵojn por fortigi tenacecon kaj travideblecon de la glacio.

 

    2. En la tuta mondo estas nur tri kompanioj, kiuj produktas glitŝtonojn

 

    Por produkti glitŝtonojn estas bezonata aparta granito sen glimo. Nun en la tuta mondo estas nur tri kompanioj, kiuj kapablas produkti glitŝtonojn. Multaj amantoj de glitŝtonoj opinias, ke nur sur la insulo Al Thackeray Gris en Skotlando estas granito sen glimo, tial nur la glitŝtonoj produktitaj en Skotlando estas veraj glitŝtonoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments