El Popola Ĉinio>头条新闻>

Privata flugklubo fondita en Tianjin

| 2014-07-15
Bookmark and Share


Vizitantoj kaj konsultantoj  

 

    La 12an de julio en flughaveno Douzhuang, Tianjin, estis fondita la unua flug-klubo "Libera Flugo", kie amatoraj pilotoj povas stiri aviadilojn kaj akiri kondukan licencon de privata aviadilo.

 

    La flughaveno situas proksime al la akvorezervejo Dagang kun vasta vidkampo. En la remizo troviĝas 11 malpezaj aviadiloj kun fiksaj aloj kaj sep helikopteroj, inkluzive de Robinson R44 kaj R22, serio de TACNAM ktp. La flughaveno aprobita de la Ĉina Aerarmeo kaj de la Civila Aviada Administracio de Ĉinio estas la unua investita de civila kapitalo kaj povas ekflugi kaj surteriĝi malpezaj aviadiloj kun fiksaj aloj kaj helikopteroj.

 

    La klubo provfunkcias ekde la pasinta novembro, kaj jam pli ol 20 akiris la licencojn en la klubo. Trejniĝo por helikopter-licenco kostas 210 mil juanojn, kaj licenco por aviadiloj kun fiksaj aloj 160 mil juanojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments