El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Kunlaboroj>

Grekio konsentas pri propono de Ĉinio

| 2014-07-15
Bookmark and Share


Xi Jinping (dekstre) kaj Karolos Papoulias  

 

    La 13an de julio en la insulo Rhodes, Grekio, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun greka prezidento Karolos Papoulias. La du ŝtatestroj faris amikan interparolon. Ili interŝanĝis opiniojn pri disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj komune prizorgataj, kaj venis en akordon.

 

    Xi atentigis, ke Ĉinio kaj Grekio estis antikvaj civilizacioj kaj kreis unikajn kulturojn, kiuj profunde influas la homan civilizacion. Ĉinio donas grandan gravecon al disvolvado de la plenampleksa strategia partnereco kun Grekio, instigas pli da siaj potencaj entreprenoj investi en ĝi, bone administri grekan havenon Piraeus kaj starigi modelon de la reciprok-profita kunlaboro.

 

    Papoulias diris, ke Grekio volas aktive partopreni en konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj de tiu laŭ la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento, proponita de Ĉinio, pligrandigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de maro kaj infrastruktura konstruado, kaj bonvenigas ĉinajn firmaojn investi al ĝi.

 

    La du ŝtatestroj volas kune antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj EU. Ambaŭ opinias, ke konservi pacon estas la komuna deziro de la tutmondaj popoloj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+