El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Vizitindaj Lokoj kaj Kulturaj Heredaĵoj>

Vojaĝo al Maiji-monto

| 2014-07-15
Bookmark and Share

de ZHENG ZHENJIE

 

 

    Mi adiaŭs la antikvan urbon Xi'an kaj faris alian paŝon sur la Silka Vojo.

 

    Por pli bone ĝui la tieajn pejzaĝojn kaj popolajn morojn mi vojaĝis per aŭto anstataŭ per trajno. Mi rigardis la antikvan pramejon de Weihe-rivero, la plej granda branĉo de la Flava Rivero, gastis ĉe kamparanoj kaj vizitis la budhisman ŝtonkavernaron de Maiji-monto.

 

    La unua pramejo sur la Silka Vojo

 

    Elirinte el la urboparto de Xi'an, mi vidis, ke la ŝoseo estas pli larĝa kaj pli ebena, kaj nia aŭto kuris pli rapide. Ambaŭflanke de la ŝoseo kreskis sorgo, legomoj kaj kotonujoj kaj la flavaj parceloj estis plugitaj antaŭ nelonge.

 

    Nia aŭto kuris donhoron kaj antaŭ miaj okuloj aperis Weihe-rivero, obstaklo por vojaĝi okcidenten laŭ la Silka Vojo. Tie estis la unua antikva pramejo sur ĝi. Antaŭe tie, krom pramoj, estis ankaŭ flosponto super la rivero. La loko estis trafika nodo por pilgrimantoj kaj karavanoj.

 

    Sed ĉi-foje, kiam mi atingis la lokon, mi ne vidis boatojn nek flosponton.

 

    Afabla maljunulo diris al mi, ke multaj serĉis tie postsignon de la antikva pramejo, sed ĉi tiu jam cedis lokon al moderna staja ponto el armita betono.

 

    Mi rigardis en direkto montrita de la maljunulo kaj vidis la ponton, sur kiu navetis aŭtoj. Li diris al mi ankaŭ, ke super Weihe-rivero kuŝas pluraj pontoj kaj pramŝipoj ne estas bezonataj. Trans la rivero estas la urbo Xianyang (Ŝjanjang), pli antikva ol Xi'an. Ĝi estis ĉefurbo de Qin- dinastio (221-206 a.K.) kaj grava urbo de la dinastioj Okcienta Han, Sui kaj Tang. Nun Xianyang famas pro sia tekstila industrio kaj estas la plej granda bazo de koloraj kineskopoj en Ĉinio.

 

    Paro da bovoj en plugado

 

    Inter Tongguan kaj Baoji kuŝas la 400 km longa valo -- Qinchuan-ebenaĵo. Sude de ĝi staras la majesta Qinling-montaro kaj norde de ĝi la Leŭsa Altebenaĵo pli ol 1000 m super la narnivelo. Weihe-ebenaĵo estis unu el la luliloj de la antikva ĉina kulturo kaj unu el la plej fekundaj lokoj de Ĉinio. Kaj hodiaŭ ĝi estas grena bazo de la lando.

 

    En Fufeng-gubernio mi vidis feran plugilon similan al tiu uzata en la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-23 p.K.). La plugilo havas timonon por paro da bovoj. La bildo de tia plugilo vidiĝas en Mogao-ŝtonkavernaro kaj sur ŝtona reliefo elterigita en Shaanxi-provinco.

 

    La plugilo konsistas el tri partoj, kun timono 225 cm longa. Dum plugado la timono estas fiksita sur la kolo de du bovoj. Hodiaŭ, kiam modernaj agrikulturaj maŝinoj laboras sur la kampoj, tiaj plugiloj ankoraŭ estas uzataj sur Weihe-ebenaĵo, tio estas vere maloftaĵo.

 

    Kaverndomoj

 

    La provincoj Shaanxi kaj Gansu plejparte troviĝas sur la Leŭsa Altebenaĵo. De la antikveco lokanoj loĝas en kaverndomoj kun lignaj pordo kaj fenestroj kaj firma tegmento. En ili estas varmete vintre kaj malvarme somere. Pro facila konstruado la kaverndomoj estas tre satataj sur la Leŭsa Altebenaĵo. Hodiaŭ ankoraŭ multaj kamparanoj ŝatas loĝi en kaverndomoj.

 

    Mi vizitis la kaverndomojn de maljuna kamparano Liu Zhikui. Sur la pordo de la domo loĝata de li pendis grapoloj da ruĝaj kapsikoj kaj plektoj da maizo-spikoj. La dormejoj, ĉiu larĝa 4 m kaj profunda 6 m, havas arkforman plafonon. Ĝi kaj la internaj muroj estas bonorde masonitaj. La domoj estas helaj, komfortaj kaj sekaj. El liaj ses ĉambroj du interkomunikiĝas. Sur la fenestroj estas gluitaj ruĝaj papertondaĵoj kun bildoj: Pigo sur umeo, Ambirdoj en akvo kaj Leono ludanta kun globeto. La bildoj montras deziron de la dommastro al la felicha vivo.

 

    Antaŭ la kaverndomoj estas malgranda korto, en kiu troviĝas staloj de porkoj, ŝafoj, bovoj, hundoj kaj kokoj. La mastro diris al mi: "En la kamparana domo estas tri trezoroj, t.e., kokoj, hundoj kaj infanoj." En liaj okuloj estas feliĉigaj kokeriko, bojado kaj infana kriado. En la pasinteco ili estis nemankigeblaj por la vivo de la loĝantoj sur la Leŭsa Altebenaĵo.

 

    En la kaverndomo loĝata de Liu Zhikui estis kunligitaj kameno kaj terlito el adoboj. Ĉe hejtado la fumo, tra la truoj sub la terlito, eliris el la kamentubo fiksita sur la fenestro, tial la terlito estis ĉiam varma. En la domo estis ankau ŝranko, kun vekhorloĝo, spegulo, servico por teo kaj vino, vazo kun floro kaj kolora televidilo sur ĝi.

 

    Akompanate de la mastro, mi rigardis la dom-tegmenton. Sur ĝi kreskis hipofaoj (Hippophae rhamnoides) kaj etendiĝis televida anteno. Li diris al mi, ke la arkforma tegmento el ŝtonoj kaj brikoj estas eltenema kontraŭ premado. Ju pli firma estas la tegmento, des pli likimuna ĝi estas. Kaj oni devas plifirmigi ĝin post kelkaj jaroj.

 

    La kaverndomoj estas propraj al nordokcidenta Ĉinio. Ĉiuj vilaĝoj estas kaŝitaj inter la flavaĵoj kaj oni sentas, ke ili envilaĝiĝas nur tiam, kiam ili aŭdas la homan bruon aŭ vidas fumon el kamentubo. La tieaj loĝantoj estas honestaj, bonkoraj kaj gastamaj. Ili regalas gastojn per jujuboj, arakidoj kaj sukera akvo.

 

    Vizito de Maiji-ŝtonkavernaro

 

    La aŭto kuris plu okcidenten. Trapasinte la urbon Baoji, ĝi daŭrigis kuradon pliajn du horojn kaj, elirinte el Shaanxi-provinco eniris en Gansu-provincon. Maiji-shtonkavernaro situas che la limo inter la du provincoj. Ghi estis la unua loko, kiun mi vizitis en Gansu-provinco.

 

    Maiji-monto, alta je 114 m, majestas en la montaro kaj arbaro. Ĝi, maldika en la bazo kaj dika en la mezo, similas al stako. Maiji-ŝtonkavernaro, konstruita sur krutaĵo de la monto, estas unu el la kvar famaj ŝtonkavernaroj de Ĉinio. Nun tie troviĝas 194 kavernoj kun 7200 argilaj modlaĵoj, kaj 1300 kvadrataj metroj da freskoj, faritaj de la 4-a jc ĝis la 19-a jc. Ĝi estas budhisma ŝtonkavernaro en la orienta ekstremo de la Silka Vojo.

 

    La ĉinaj ŝtonkavernaroj plejparte estas horizontale konstruitaj sur krutaĵoj, sed Maiji-ŝtonkavernaro vertikale sur tri flankoj de la monto. Inter la kavernoj supraj kaj malsupraj estas helicaj viaduktoj.

 

    Mi grimpis supren laŭ viadukto, rigardis malsupren kaj sentis vertiĝon. Ĉinaj antikvuloj admiris: "Budhajn statuojn en miloj da niĉoj kaj kavernoj sur krutaĵoj faris ja homoj, tamen kun helpo de la dia povo." Vizitinte la lokon, mi konsciis, ke la admiro ne estas troigita. Maiji-ŝtonkavernaro estas fama pro siaj argilaj modlaĵoj. La grandaj kavernoj en ĝi larĝas pli ol 30 metrojn, kaj la malgrandaj povas enteni nur unu homon. Iuj el la statuoj altas 15-16 metrojn, dum la plej malgrandaj nur 10 cm. La ŝtonkavernaro kun statuoj faritaj en malsamaj periodoj similas al muzeo de argilaj modlaĵoj. Ĝi bone montras la disvolviĝon de la ĉina modlarto en malsamaj dinastioj.

 

    La tieaj budhaj statuoj plejparte havas afablan mienon kun klinita kapo, escepte tiujn faritajn tre frue. Kvankam ili estas sanktuloj el la budha regno, tamen je la vizaĝo ili ne multa diferencas de la ordinaraj homoj. Nur la statuoj faritaj en tre frua periodo portas okcidenta-azianajn kaj hindajn trajtojn, sed tiuj, faritaj en la Norda Wei (386-534) kaj sekvantaj dinastioj, tute similas al hanoj de Ĉinio.

 

    Ĝenerale dirite, oni ne donis grandan atenton al koloro de la argilaj modlaĵoj. Pro tio la modlaĵoj aspektas versimilaj kaj modestaj. Kun tempopaso ili fariĝas pli naturaj.

 

    Tie la modlaĵoj estas allogaj kaj la pejzaĝoj ravaj. Inter la famaj ŝtonkavernaroj de Ĉinio Maiji-ŝtonkavernaro havas la plej belan pejzaĝon ĉirkaŭ si. La monto Maiji situas ĉe la okcidenta parto de Qinling-montaro kaj tie estas malvarmete somere kaj varmete vintre. Proksime de la montpiedo estas la fonto de Hanshui, granda branĉo de Yangzi-rivero. Tie en somero kaj aŭtuno la pejzaĝo estas aparte bela kaj la aero refreŝiga.

 

    Mi rapide surgrimpis la montosupron kaj rigardis malsupren. Mi vidis, ke tie verdaj pinoj baniĝas en nubmaro. Ni pensis, ke eble tio estas la fama pejzaĝo "Nuboj kaj pluvo de Maiji- monto", sed lokanoj diris al mi, ke la plej bela pejzaĝo de la monto aperas en printempo kaj aŭtuno. Tiam ofte pluvetas, ŝvebas densaj nuboj kaj vualas nebulo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+