El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio esperas, ke la traktado pri nuklea problemo de Irano atingos ĉiuflankan interkonsenton antaŭ la 20-a de julio

| 2014-07-15
Bookmark and Share


Li Baodong (maldekstre) intervjuata  

 

    La 13-an de julio Li Baodong, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj, ĉeestis la Konferencon de Seslandaj Ministroj pri Eksteraj Aferoj por Nuklea Problemo de Irano okazinta en Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio. Post la konferenco Li Baodong diris, ke la traktado pri nuklea problemo de Irano eniris en ŝlosilan periodon. Ĉinio esperas, ke la traktado atingos ĉiuflankan interkonsenton antaŭ la 20-a de julio.

 

    Li Baodong diris, ke kvankam la traktado akiris gravan progreson, tamen ĝi alfrontas multajn malfacilojn kaj problemojn. Estas bezonate, ke kun sincereco diversaj flankoj kune penados, iros al la sama direkto, plirapidigos la paŝon de la traktado kaj kiel eble plej frue atingos ĉiuflankan interkonsenton justan, ekvilibran, reciproke profitan kaj komune gajnan laŭ la spirito de reciproka respekto, egala interkonsiliĝo kaj reciprokaj kompreno kaj cedo. Ĉinio opinias, ke se la traktado bezonas pli multe da tempo, diversaj flankoj devas teni malferman sintenon por doni pli multe da ŝancoj al la paco kaj stabileco de la regiono.

 

    Li Baodong diris, ke de la longa tempo la nuklea problemo de Irano estas fokusa temo en la internacia sekura kampo. Kiel eble plej frua solvo de la problemo utilos al diversaj flankoj. Ĉinio subtenas, ke diversaj flankoj kiel eble plej frue atingos ĉiuflankan interkonsenton kaj ĝi ĉiam ludas pozitivan rolon dum la traktado. Ĉinio volontas daŭre teni komunikadon kaj kunordigon kun diversaj flankoj, partopreni en la traktado per konstruiva sinteno kaj penadi por plue antaŭenpuŝi la traktadon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments