El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Vizitindaj Lokoj kaj Kulturaj Heredaĵoj>

Xi'an hodiaŭ

| 2014-07-15
Bookmark and Share

de ZHENG Zhenjie

 

 

    En pluveta tago la urbo Xi'an estis vualita nebule. La grizaj antikvaj urbomuroj kaj la ĉirkaŭaj arbare starantaj domoj formis kvazaŭ gigantan tuĉpentraĵon. Starante sur ponto super la rivereto ĉe la urbomuro kaj rigardante la pejzaĝon, mi venis al la konkludom ke la urbo estas kombinaĵo de la antikva ĉina kulturo kun la moderna civilizacio.

 

    Xi'an travivis sian prosperon antaŭ pli ol 1 000 jaroj kaj la sekvantajn historiajn ŝanĝiĝojn kaj fine eniris en la 90-ajn jarojn de la 20-a jc. Ĝi fariĝis urbo ne nur kun brila antikva kulturo, sed ankaŭ kun potencaj scienc-teknikaj fortoj. Ĝi estas la tria scienc-teknika urbo de Ĉinio, post Pekino kaj Ŝanhajo.

 

    En la kvartalo de altaj lernejoj

 

    La pluvo fariĝis pli kaj pli milda. Restis kvietaj la urbomuroj konstruitaj surbaze de la imperiestra urbo en la meza kaj lasta periodoj de la 14-a jc. De tiam forpasis pluraj jarcentoj, sed ilia imponeco neniom malpliiĝis. Ili estas la plej komplete konservitaj antikvaj urbomuroj en Ĉinio. El ili oni konstruis urbomuran parkon por la loĝantoj.

 

    Forlasinte la parkon, mi veturis per taksio al la kvartalo de altaj lernejoj.

 

    La kvartalo kun areo de pli ol 20 kvadrataj kilometroj situas en la suda parto de Xi'an, tial oni nomas la lokon "Kvartalo de altaj lernejoj".

 

    Unue mi venis en Jiaotong-universitaton de Xi'an, faman en Ĉinio. En ĝia korto estas antikvaj konstruaĵoj kaj modernaj domoj. Ĝia rektoro Jiang Deming akompanis min en la vizito. Ni promenis sur vojeto ombrata de arboj kaj vidis la instrudomojn, bibliotekon, sciencan halon, komputeran centron, laboratorion, loĝdomojn, stadionon kaj naĝejon. La tuta korto estis pura kaj kvieta. Koncerne ĝian instruadon, rektoro Jiang diris, ke la universitato kun historio de cent jaroj ĉiam prenas kulturadon de altnivelaj sciencistoj-teknikistoj kiel sian fundamentan taskon. Nun ĝi organizas siajn instruistojn kaj studentojn en esplorado de 1 300 temoj kaj akiris fruktojn tre gravajn por la scienca kaj ekonomia disvolviĝo de Ĉinio. En 1994 la provinco Shaanxi efektivigis esploradon de 12 gravaj scienc-teknikaj temoj, el kiuj trionon plenumis Jiaotong-universitato de Xi'an. Nun pogrande produktiĝas kineskopoj kun 720- linioj/colo por televidilo kun 37-centimetra diagonalo kaj komenciĝis provproduktado de kineskopoj kun 1024-linioj/colo por televidilo kun 51-centimetra diagonalo.

 

    Mi informiĝis, ke en Xi'an estas entute 42 altaj lernejoj kaj 510 scienc-esploraj establoj. El ili la plej famaj estas la Xi'an-a Optika Instituto de Precizaj Mekanikaĵoj sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, Xi'an-a Instituto de Horloĝa Industrio kaj Xi'an-a Mezur-rega Centro de Satelitoj, komandejo de la ĉina kosmonaŭtika mezur-rega reto. La grandnombraj altaj lernejoj, institutoj kaj 328 mil sciencistoj-teknikistoj konsistigas scienc-esploradon kaj instruadon kun produktado. De 1970, kiam la unua ĉina artefarita satelito estis lanĉita, ĝis la tago, kiam la reprenita satelito venis precize en la difinitan lokon, de la sukcesa lokalizo de la simultana ter-satelito ĝis la eknavigado de la telekomunika satelito "Azio n-ro 1" en la spacoj kaj en la naskiĝo de la unuaj ĉinaj komputero, integracirkvito, mikroelektronika komputero kaj kolora kineskopo estis plene montritaj la saĝo kaj penado de Xi'an-anoj kaj scienc-teknikaj fortoj de la urbo.

 

    Revo pri aviadiloj

 

    En la antikveco, kiam komercistoj kaj pilgrimantoj vojaĝis sur la Silka Vojo, eble ili revis, ke iam estos veturilo, kiu transportos la homojn super la senlima dezerto. Nun ilia revo jam realiĝis. Nun-tempe aerlinioj jam realiĝis. Nuntempe aerlinioj jam etendiĝas al ĉiuj lokoj de Ĉinio kaj la aviada industrio de Ĉinio rapide disvolviĝas. Tiutage mi havis interparolon kun s-ro Cui Lintao, urbestro de Xi'an. Li diris al mi, ke la aviadila kvartalo situas en la nordorienta parto de Xi'an, kun areo de sep kvadrataj kilometroj. La Xi'an-a Aviadil-industria Kompanio estas la plej randa entrepreno en la urbo kaj ankaŭ la plej granda fabriko de aviadiloj en Ĉinio. Post la fondiĝo en la komenco de la 60-aj jaroj ĝi imite fabrikis kaj mem projektis aviadilojn de pli ol 30 tipoj. El ili la aviadiloj "Yun-7" kaj "Yun-8" estis plej multe uzataj vertikala vosto de la usona aviadilo Boeing 737 estas prilaborita kaj muntita de la Xi'an-a Aviadil-industria Kompanio. En 1984, kiam la usona Boeing-kompanio kaj la Xi'an-a Aviadil-industria Kompanio faris kontrakton pri fabrikado kaj muntado de vertikalaj vostoj por 100 aviadiloj, iuj usonanoj ne kredis, ke Ĉinio havas la kapablon produkti ilin, sed kiam la komanio sukcesis fabriki ilin laŭ la kontrakto, la du kompanioj subskribis la duan tian kontrakton. Nu la Xi'an-a Aviadil-industria Kompanio ricevis ne nur licencon pri produktado de pecoj por Boeing-kompanio, sed ankaŭ tiun por Kanado, Germanio, Italio kaj la kompanio "Eŭropaj Aerbusoj". En 1995 la Xi'an-a Aviadil-industria Kompanio kaj aliaj tri aviadil-kompanioj de Ĉinio produktis internacie avangardajn pasaĝer-aviadilojn kun 150 sidlokoj projektitajn de la Aerveturila Kompanio McDonnell Douglas. La naskiĝo de tiuj aviadiloj markis la finiĝon de la historio, en kiu Ĉinio ne kapablis produkti grandajn pasaĝer-aviadilojn. Urbestro Cui daŭrigis, ke Xi'an urbiĝis antaŭ 3 100 jaroj. En Tang-dinastio (618-907) ĝi atingis la kulminon de sia disvolviĝo kaj en ĝi vivis pli ol miliono da loĝantoj, sed post Tang-dinastio ĝi iom post iom dekadencis. En 1949, kiam naskiĝis la nova Ĉinio, en ĝi loĝis malpli ol 400 000 homoj, kaj ĝia jara industria produktovaloro estis nur 100 milionoj da juanoj. Oni povas diri, ke la Xi'an-a Aviadilo-industria Kompanio estas modelo de la industria disvolviĝo de Xi'an. Krom la kvartalo de altaj lernejoj, aviadila kvartalo, tie estas ankaŭ kvartaloj de tekstila, elektronika kaj elektra industrioj. Tekstila, mekanika, elektronika, trafika kaj ilmaŝina industrioj jam fariĝis ĉefaj industrioj de Xi'an. Industriaj produktaĵoj de la urbo vendiĝas en Japanio, Usono, Kanado, Eŭropo kaj Afriko.

 

    Novaj kvartaloj de la urbo

 

    Kiam Xi'an eksportas siajn industriajn produktaĵojn al diversaj lokoj de la mondo, ĝi konstruas la modernan Silkan Vojon al diversaj mondpartoj. Kompare kun la antikva Silka Vojo, la moderna estas pli larĝa, pli ebena kaj pli facila, ĉar ĝi konsistas ne nur el interkruciĝantaj ŝoseoj, fervojoj, sed ankaŭ el aerlinioj. Tie funkcias la nova flughaveno -- Xianyang-a Internacia Aerodromo, kaj ankaŭ komunika reto, kiu ligas la urbon kun preskaŭ ĉiuj landoj.

 

    Xi'an denove fariĝis internacia urbo multe vizitata de komercistoj. Sed nun oni venas tien ne sole por silkaĵoj, sed ankaŭ por investado de modernaj entreprenoj kun la celo produkti nov-teknikajn varojn.

 

    Malproksime de la malnovaj kvartaloj de la urbo estas nova ekspluata distrikto, kie leviĝis antaŭ nelonge multaj nov-teknikaj entreprenoj. Ĝi estas nova fenestro por koni la urbon.

 

    Kiam ni atingis la lokon laŭ la larĝa asfaltita vojo, ni sentis grandan agrablecon. 12 larĝaj stratoj dividis la distrikton de 22.5 kvadrataj kilometroj en multajn malsamgrandajn partojn. S-ro Zhao Yuhua, estro de la distrikta administracio, diris al mi, ke en 1991 la distrikto estis sankciita kiel ŝtata ekspluatejo kaj de tiam ĝis la fino de 1994 tie fondiĝis sume 2 119 entreprenoj, inkl. de 212 entreprenoj investitaj de 19 landoj kaj regionoj. Nun 400 entreprenoj pogrande produktas varojn. 1500 scienc-esploraj fruktoj estas aplikataj en produktado de facile vendeblaj varoj, kiaj pecoj de altklara televida aranĝaĵo, komputero, altfunkcia klimatizilo kaj ciferrega interŝanĝilo.

 

    Akompanate de s-ro Zhao, mi vizitis fabrikon de kompresoroj. En ĝi produktaĵoj estas farataj sur aŭtomata produkta linio. De ĝia funkciulo mi informiĝis, ke unu el ĝiaj investantoj estas Chunlan-grupo, la plej granda entrepreno de klimatiziloj en Ĉinio. Ĝi distingiĝas per siaj scienc-teknikaj fortoj. El la 380 laborantoj de la entrepreno estas 112 teknikistoj. Iujn gravajn laborojn tie faras robotoj.

 

    Mi vizitis ankaŭ la Fratan Norman Industrian Limigitan Kompanion kune investitan de Ĉinio kaj Japanio. Tie estas vasta fabrikdomo kaj aŭtomataj produktaj linioj. Kiam mi eniris en iun laborejon, mi vidis, ke laboristoj faras la lastan kontrolon de la varoj. La tie fabrikitaj stebmaŝinoj plejparte estas nigraj. Oni diris al mi, ke la konstruado de la kompanio komenciĝis januare de 1994, kaj post unu jaro la kompanio komencis produktadon kaj nun ĝiaj produktaĵoj eksportiĝas al Japanio, Usono, Singapuro, Germanio, Hongkongo kaj aliaj landoj kaj regionoj.

 

    Antaŭ vespermanĝo mi forlasis la ekspluatan distrikton plenan de vigleco. Tie la blankaj domoj kaj brilantaj lampoj kvazaŭ parolas pri la rilatoj inter la nova kaj malnova distriktoj. La distrikto montras ĉarmecon samkiel la antikva urbo Xi'an. Ĝi apartenas al la pasinteco kaj ankaŭ al la estonteco.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+