El Popola Ĉinio>头条新闻>

Flugebla motorciklo estas akirebla!

| 2014-07-16
Bookmark and Share


Pal-V One flugas malalte en la ĉielo. 

 


Aŭtomate ŝanĝas sian formon. 

 

    La 13-an de julio laŭ la raporto de brita amaskomunikilo, oni jam oficiale komencis la vendadon de la motorciklo farita de Nederlando kiel la unua flugebla motorciklo en la mondo.

 

    La motorciklo kun la nomo Pal-V One, kapablas ŝanĝi sian formon de motor-triciklo en flugilon en 10 minutoj. Post 2-jara provado, nun oni povas ĝis aĉeti je la prezo de 295 miloj da usonaj dolaroj, kaj la aĉetantoj devas havi atestojn pri stira kaj pilota povoj.

 

    La plej granda rapideco de Pal-V One sur tero kaj en ĉielo same estas 180 kilometroj hore, la rapidigo de la lanĉo al 70 kilometroj hore bezonas nur 8 sekundojn. En sia "aviadila" aspekto, Pal-V One povas navigadi ĉirkaŭ la alteco je 1 219 metroj en la ĉielo, sed tio postulas dromon kun la longeco de 165 metroj kaj la surteriĝo same postulas la dromon almenaŭ 30-metro-longe. Kaj en sia motorcikla aspekto, ĝi funkcias inter normala motorciklo kaj konkursa aŭto.

 

    Pal-V One povas konservi 102 litrojn da benzino kiu subtenas la distancojn de aviado kaj surtera movado je 354 kaj 1 297 kilometroj. Se la motoro ĉesos, la flugilo de Pal-V One aŭtomate faldiĝos kaj sin ŝanĝos en la stirebla formo. Nun Pal-V One estas akirebla en la fama vendejo Hammacher Schemmler.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments