El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Pekino la Somera Scienca Ekspozicio de la Ĉina Scienca kaj Teknologia Asocio

| 2014-07-16
Bookmark and Share


La modelo de la batiskafo Jiaolong

 

    De la 12-a ĝis la 18-a de julio en la Ĉina Scienca kaj Teknologia Muzeo de Pekino okazas la Somera Scienca Ekspozicio de la Ĉina Scienca kaj Teknologia Ascio. La ekspozicio konsistas el inaŭgura ceremonio, ĉeftema ekspozicio, kurso pri sciencoj kaj fotoekspozicio pri sciencoj kaj teknologioj. Dum la ekspozicio la vizitantoj povas ne nur koni la avangardajn atingojn de sciencoj kaj teknologioj, ĝui belajn fotojn, aŭskulti prelegojn pri scienco-popularigo, sed ankaŭ renkontiĝi kun famaj sciencistoj.

 

    La plej granda trajto de la somera scienca ekspozicio estas kombiniĝo de montrado de atingoj kaj tiun de kondutoj de sciencistoj. Invito de sciencistoj, kiuj partoprenis en scienca esplorado, fari prelegojn kaj ĉelokojan sciencajn eksperimentojn, klarigi sciencajn principojn kaj interagi kun vizitantoj estas por ke la vizitantoj spertu kondutojn de sciencistoj kaj por eksciti la intereson de vizitantoj pri scienco.

 

    Dum la ekspozicio krom la ĉelokaj agadoj oni aranĝas respondon de demandoj per la platformo WeChat de poŝtelefono.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments