El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malgrandaj pandoj debutos en Taiwan de Ĉinio

| 2014-07-16
Bookmark and Share


Tri malgrandaj pandoj  

 

    La 14an de julio Cao Xianshao, proparolanto de la Taibei-a Zoologia Ĝardeno, diris en la intervjuo kun raportisto, ke tri malgrandaj pandoj en la zoologia ĝardeno, donacitaj de la Taiwan-Markola Esplora kaj Interŝanĝa Centro (Fuzhou) antaŭ pli ol unu monato, baldaŭ debutos antaŭ la publiko. Li diris ankaŭ, ke la zoologia ĝardeno planas provi reproduktadon de ili en la fino de la kuranta jaro.

 

    La 6an de junio tri malgrandaj pandoj, 7-jara Huanhuan, 6-jara Meike kaj 4-jara Yaya el la provinco Fujian, aviadile atingis la insulon Taiwan. Ili ricevis unu-monatan izolitan ekzamenon, kaj nun ĉiuj fartas bone.

 

    Kutime malgrandaj pandoj pariĝas ĉiujare en la periodo de marto ĝis aprilo. Cao diris, ke la nove enkondukitaj malgrandaj pandoj preterpasis la sezonon ĉijare, tamen ili estas junaj kaj spertis reproduktadon. Tial la zoologia ĝardeno decidis provi reproduktadon en la fino de la kuranta jaro, kaj antaŭ tiu tempo oni povas observi la kunekziston de ili kun malnovaj malgrandaj pandoj en la zoologia ĝardeno.

 

    Nun la zoologia ĝardeno havas kvar malgrandajn pandojn el Japanio. La plej aĝa estas 19-jara kaj la plej juna preskaŭ 10-jara, tamen ili neniam naskis idon.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments