Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

La kampara instruisto Yang Qiao naskiĝinta dum la 1990-aj jaroj

| 2014-07-16
Bookmark and Share


Yang Qiao en instruado de la ĉina lingvo 

 

    "Mi estas ĝoja, ĉar en la plej bela periodo de la vivo mi povas fari la aferon, kiun mi ŝatas." Tion diris Yang Qiao, studentino kaj kampara instruistino naskiĝinta dum la 1990-aj jaroj.

 


Yang Qiao en legado de dezireto de sia lernanto 

 

    La hejmo de Yang Qiao estas en He-gubernio sude de Anhui-provinco de Ĉinio. Tie videblas etendaĵoj de kolzaj floroj kaj tiuj de rizkampoj. Pro sia naskiĝo en la kamparo Yang Qiao havas apartan senton al la kamparaj infanoj. Fine de februaro de 2014, tuj post sia diplomiĝo el la fakultato pri la ĉina lingvo de la Ma'anshan-a Instruista Instituto, Yang Qiao iris en la elementan lernejon Qingliang, kampara element-lernejo en Bengbu, norde de Anhui-provinco, kaj eklaboris kiel kampara instruistino.

 


Yang Qiao ludanta kune kun siaj lernantoj en la paŭzo inter lecionaj horoj 

 


Yang Qiao en akompano de siaj lernantoj al la hejmo  

 

    Yang Qiao instruas la ĉinan lingvon al kvaraklasaj lernantoj. En la klaso estas 42 lernantoj kun granda diferenco en lernada rezulto. Iliaj gepatroj plejparte laboras en urboj. Por altigi la rezulton de la lernantoj ŝi donis al ili lecionon de verkado ekster klasĉambro por larĝigi ilian vidkampon. En la klasĉambro ŝi metis dezir-kesteton kaj kuraĝigis la lernantojn skribi la vortojn kaŝitajn en la koro por helpi ilin realigi iliajn deziretojn. Dum la paŭzo inter la lecionaj horoj ŝi ludis kune kun siaj lernantoj. Post fino de la lernado en la lernejo ŝi akompanis malsanajn lernantojn al la hejmo. Ŝia ago profundigis la senton inter ŝi kaj la lernantoj. Por koni la staton de iliaj vivo kaj lernado ŝi vizitis la hejmojn de la 42 lernantoj dise sidantajn en dek kelkaj vilaĝoj kaj notis rilatajn statojn.

 


Yang Qiao en la hejmo de sia lernanto 

 

    Yang Qiao kelkfoje larmis, kiam ŝi vidis, ke iuj el ŝiaj lernantoj vivas kaj lernas en malfacilaj kaj krudaj kondiĉoj. La dankaj kaj amikaj vortoj de la gepatroj de la lernantoj ĉiam sentigas al ŝi varmon. Tio rememorigis al ŝi ŝiajn proprajn gepatrojn en la malproksima loko.

 

    "Kvankam la lernantoj ankoraŭ estas geknaboj, tamen ili memoris la bonon, kiun oni donis al ili. Nur akceptinte vin en la koro, ili povos proksimiĝi al vi en la sento kaj pli diligente lerni." Yang Qiao diris, ke post multaj jaroj la lernantoj eble ne povos rememori iun tekston aŭ iun formulon iam lernitajn, sed ili ellernis sincere trakti aliajn homojn kaj havas virtan koron. Tio sufiĉas.

 


Yang Qiao en instruado en multmedia klasĉambro  

 

    Nun la lernejo Qingliang havas ne nur novan instru-domegon, sed ankaŭ modernajn instruajn ekipaĵojn inkluzive de telekomunikado kaj interreto. Sekve de la renovigo de la instruaj metodoj pri multmedia edukado kaj de ilia eniro en kamparajn klasĉambrojn oni bezonas pli kaj pli multajn studentojn kiel Yang Qiao suriri sur la postenon de kampara instruisto.

 

    En la lernejo Qingliang laboras ankaŭ kelkaj studentoj, kiuj naskiĝis dum la 1990-aj jaroj kaj venis el ĉirkaŭ 10 gubernioj kaj urboj de Anhui-provinco. Nun ili fariĝis la ĉefa forto de instruistoj en elementaj lernejoj de la kamparo en la nova periodo.

 

    Elekti bazan lokon, elekti kamparan edukadon kaj elekti la postenon de instruisto ŝatatan de si mem. Ŝajnas al Yang Qiao, ke tio estas la komenco por realigi ŝian brilan vivon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments