El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN adoptis rezolucion pri humana helpo al Sirio

| 2014-07-17
Bookmark and Share


Voĉdono de la Sekureca Konsilio de UN  

 


Parolas Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj.  

 

    La 14an de julio la Sekureca Konsilio de UN voĉdone adoptis rezolucion de la numero 2165 rajtigi la Unuiĝintajn Naciojn kaj sav-instituciojn doni urĝajn humanajn helpojn al la siria popolo, transirante landlimon kaj konfliktlinion. Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, donis pozitivan voĉon kaj faris klarigon post voĉdono.

 

    Liu rimarkigis, ke Ĉinio subtenas klopodojn de la internacia komunumo, precipe de UN por mildigo de la humana situacio en Sirio, kaj subtenas al la Sekureca Konsilio ludi sian rolon dum la procezo.

 

    Liu emfazis, ke politika solvado estas la sola elirejo por solvi la demandon de Sirio kaj ankaŭ la ĝusta vojo por radikale solvi diversajn problemojn, inkluzive de la humana krizo. La internacia komunumo devas persisti en la ĝenerala direkto de politika solvado de la siria demando, kaj subteni kunordigon kaj kunlaboron kaj pozitive klopodi plu por tio.

 

    La rezolucio postulas, ke ĉiuj partioj en Sirio tuj forigu obstaklojn por certigi, ke la humana helpo rekte atingu diversajn lokojn de la lando. La rezolucio emfazas ankaŭ, ke la translandlima transportado de helpmaterialoj devas esti altefike plenumita. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, faris deklaron, bonvenigante la rezolucion.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments