El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Silka Vojo>

Kulturaj heredaĵoj -- gravaj simbolo kaj kunligilo por la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo

| 2014-07-17
Bookmark and Share


La grotoj Kezi'er en la urbo Baicheng de Xinjiang  

 


La pagodo Dayan (Sovaĝa Ansero) en la urbo Xi'an  

 

    La kulturaj heredaĵoj laŭ la Silka Vojo kune peticiitaj de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio estas la unua sukceso de transnaciaj peticioj pri mondaj heredaĵoj. Kaj estas tre malofta en la mondo la peticiado kun tiel malfacila procezo, longa itinero kaj vasta tereno.

 

    Su Cheng, fakulo pri la Silka Vojo kaj ĉefredaktoro de la gazeto Sociaj Sciencoj en Xinjiang, faris profundan analizon pri la interrilatoj inter la sukceso de la peticiado pri la Silka Vojo kiel Monda Heredaĵo kaj konstruo de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo. Li emfazis, ke la kultura identeco estas la kerna forto por antaŭenigi la konstruon de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo. Enskribo de la Silka Vojo en la liston de Mondaj Heredaĵoj ja fariĝis grava simbolo por tiu ĉi ekonomia zono kaj la kunligilo por la rilataj landoj en la reciprokaj influo kaj antaŭenigo.

 

    Su Cheng opinias, ke la konstruo de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo havas la bazon de plurflankaj kunlaboroj inter diversaj landoj kaj regionoj en la kampoj ekonomia, energia, trafika, loĝistika, teknologia kaj tiel plu. Enskribo de la Silka Vojo en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj pliigos la atenton de la mondo pri la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj akcelos partoprenon de la landoj laŭ ĝia longo, antaŭenpuŝante la procezon de ĝia konstruado.

 

    Dume, Su Cheng atentigis problemojn pri ĉi-foja peticiado pri la Silka Vojo kiel Monda Heredaĵo. La ĉi-foja peticiita Silka Vojo enhavas en si nur ĝian komencan segmenton kaj la reton de la vojoj en la Tianshan-a Galerio, kaj la suda parto de la Silka Vojo kaj la mara Silka Vojo restas ankoraŭ ekster la peticiado. Nur post prezentado de la plena Silka Vojo al la mondo, estos malkaŝita la tuta grava valoro de ĉi tiu granda heredaĵo de la historio de la homara civilizacio. Tio devas esti bone konsiderita kaj solvita de la landoj rilataj al la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+