El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Kultura Heredaĵo>Kulturaj Heredaĵoj>

La pagodo Dayan

| 2014-07-17
Bookmark and Share


La pagodo Dayan  

 


La templo Dacien 

 


Relikvoj konservataj en la pagodo 

 


Budha pentraĵo sur la lintelo de la pagoda pordo 

 


Bronza statuo de la budho-majstro Xuanzang antaŭ la templo Dacien 

 


La pagodo Dayan post neĝado 

 

    La pagodo Dayan estas unu el la 22 ĉinaj lokoj en la programo pri la Silka Vojo kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio, kiel monda kultura heredaĵo.

 

    La pagodo situas en la distrikto Yanta, sude de la ruino de la antikva ĉefurbo Chang'an de la dinastio Tang (618~907), oni nomas ĝin ankaŭ Pagodo de la Templo Dacien. Oni konstruis ĝin por konservi la sutrojn kaj budhajn statuojn alportitajn de majstro Xuanzang (602~664) el antikva Hindio laŭ la Silka Vojo. La pagodo havas 7 etaĝojn kun la totala alteco de 64.5 metroj. Ĝi, kiel la plej frua kaj plej granda pagodo de la dinastio Tang kun la formo kvadrata, estas la tipa evidento de la kunfandiĝo inter hinda budhisma pagodo kaj ĉina kulturo post kiam la hidia budhismo enkondukiĝis en la centran regionon de Ĉinio. La templo Dacien en kiu la pagodo staras estis konstruita laŭ la ordono de tiama princo Li Zhi (628~683) por memori lian patrinon, kaj la majstro Xuanzang prezidis ĝin. Tial la templo havas gravan pozicion en la historio de la ĉina budhismo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+